Esperanta Civito

En Ameriko enreta ne signifas enrajtan

Grava jura precedento en Argentino, rilate aŭtorajn rajtojn en la reto. Tribunalo monpunis je ducent mil pesoj (ĉ. 35.000 eŭroj) la proprietulojn de la portalo Taringa, pro malrespekto de kopirajtoj. Taringa ebligis la deŝuton de protektataj verkoj, kaj pluraj eldonejoj denuncis ĝin. Ĉi tiu retejo estas unu el la plej popularaj en la mondo inter la hispanlingvaj.

La prizorgantoj de verkodeŝutaj projektoj (kiel Gutenbergo) estu atentaj: ankaŭ en Esperantio ekzistas aŭtoraj rajtoj. Rilate muzikan piratadon tra la reto jam plendis kelkfoje Floréal Martorell, posedanto de Vinilkosmo, entreprenisto ideologie orientita al anarkiismo.

La informoj en HeKo estas senpage kopieblaj kaj disvastigeblaj, kvankam donaceto estas ĉiam bonvena (tra Fondumo Pro Esperanto).
Aliaj reguloj koncernas la eldonaĵojn de LF-koop.

[HeKo 481 3-A, 13 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0571 s s