Esperanta Civito

Novelaro premiita por 2010

La abonantaro de "Literatura Foiro" elektis la novelaron "Vizaĝoj", al kiu kontribuis dudek naŭ aŭtoroj, kiel Verkon de la Jaro 2010. La esperantan PEN-premion do gajnis, unuafoje, kolektiva verko.

La referendumo estis utila testo pri diversaj novaĵoj laŭ vidpunktoj eldona, teknologia kaj merkatika. Estis demando pri la reago de (almenaŭ relative) kvalifikita publiko vidalvide al la libro de Tim Westover "Marvirinstrato", ĉar unuafoje eldonaĵo en nia lingvo estis samtempe surmerkatigita kaj reale kaj virtuale.

Antaŭ jaro la aŭtoro (kaj mem eldonanto) tiel komentariis: "Ĉu la libro estas pli sukcesa pro la decido oferti ĝin senpage? Plej verŝajne mi vendus kelkajn pliajn ekzemplerojn, se mi ne havebligus la libron senpage. Sed kelkaj aldonaj vendoj ne egalas al sukceso. Libro estas sukcesa se ĝi aliras legantojn, disvastigas ideojn, ĝojigas kaj pensigas kaj distras laŭeble. Tiajn celojn mi multe pli sukcese plenumis, disvastigante la libron elektronike kaj paperforme." Efektive, "Marvirinstrato" estis la malplej voĉdonita el la ok kandidatoj. Tio povas signifi ke la reto ne tiom helpas al konateco kaj aprezindo, kiom aliaj faktoroj.

Pli sukcesa estis la eksperimento bilda kaj skriba de juna paro pri kiu ni esperas legi pli: "La tero, kiu volis forflugi" de Dmitrj Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Sed ankaŭ tio ne estis decida faktoro.

Unu el tiuj faktoroj povus esti la persona prestiĝo de la aŭtoro respektive la reputacio de la eldonejo. Sed ankaŭ tiuj ne helpis al István Nemere, Manuel de Seabra kaj Trevor Steele, respektive FEL kaj Sezonoj, ĉi-foje.

La decida faktoro estis la intereso de la publiko pri la panoramo de la esperanta novelarto dum la unua jardeko de la nuna jarcento, laŭ mozaiko kie ne mankis eroj el ĉiu menciita aŭtoro. Evidente la abonantaro de LF trovis tiun panoramon sufiĉe objektiva, kaj ankaŭ arte nivela. Sed kiel naskiĝis tiu antologio?

Legu plu en "Literatura Foiro"

[HeKo 481 7-B, 16 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0985 s s 
  Total: 0.1127 s s