Esperanta Civito

Kurso por afrikaj kadroj

La Kabinda Respubliko elektis Kulturan Centron Esperantistan kiel sidejon por sia unua kurso por la formado de kadroj, okazonta ĉi-somere. La elekton motivis la tre bonaj kondiĉoj de la ĵus renovigita terasa etaĝo en la Esperanto-Domo, kiu fakte estas pli kaj pli ofte luata de eksteruloj por kunvenoj, festoj, ktp. Certe efikis la bonaj rilatoj inter la Esperanta Civito kaj la Kabinda Respubliko. Influis pozitive ankaŭ la fakto ke Ĉaŭdefono eniris la mondan kulturheredon laŭ Unesko.

Ne nur pro kondiĉo metita de KCE al ĉiuj eksteraj luantoj okaze de seminario (havi koncizan enkondukon al nia lingvo), sed ankaŭ pro spontana peto de la kabinda registaro la kadroj ricevos unutagan kurson pri esperanto.

Estas rimarkinde, ke preskaŭ ĉiuj profesoroj instruontaj en la franca laŭ diversaj fakoj (juro, geopolitiko, sociologio) havas ankaŭ la esperantan civitanecon, kaj la restantaj (krom unu kabindano) aktivas en la medio de PEN Internacia.

Ĉu eble la fikciaĵo de Jules Verne en la manuskripto de "Voyage d'étude" fariĝos profetaĵo, ĝuste en tiu areo de Afriko kie la verkisto situigis la historion?

[HeKo 481 9-B, 18 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0564 s s