Esperanta Civito

Pli da kongresanoj en 2011

Iom post iom profiliĝas kvante la kongresaj partoprenantaroj en 2011. La ĵus okazinta Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Liberec (Ĉeĥio) arigis 173 personojn el 15 landoj. Pasintjare en Sofio ili estis 136 el 18 landoj.

Ĉi-monate UEA anoncis jam pli ol 1.300 aliĝojn el 67 landoj al la Universala Kongreso en Kopenhago. Tio jam superas la kongresanaron pasintjare en Havano (apenaŭ milon) kaj la statistikon de la antaŭa Kopenhaga UK, en 1975 (1.227, en plena krizo tuj post la protesta eksiĝo de Ivo Lapenna).

Al la Internacia Junulara Kongreso en Kievo ĝis nun aliĝis ĉ. 230 personoj. Apenaŭ indas kvanta komparo kun la lasta kongreso de TEJO en Kubo.

Escepto en la ĝenerala kresko de la kongresanaroj estas Sennacieca Asocio Tutmonda: fine de aprilo la SAT-kongreso en Sarajevo registris nur kvardekon da aliĝintoj. Pasintjare en Braŝovo ili estis 74, plejparte el Rumanio. La lasta relative granda (kaj ankaŭ kvalite sukcesa) SAT-kongreso okazis en Ĉaŭdefono (2003), kun 150 partoprenintoj kaj tre multaj kulturaj aranĝoj. Sed efektive, kontraŭe al UEA, TEJO kaj IFEF, la jara kongreso ne estas plu la ĉefa servo de SAT al sia membraro.

Mankas detaloj pri aliaj gravaj kongresoj, kiel tiu de IKUE. Ĝenerale ŝajnas pozitiva kongresa sezono, almenaŭ rilate kvantojn; pri la kvalito, estas alia debato. "La kongresoj kiel vojo al kresko", tekstas la Manifesto de Raŭmo: fakte apartenas al raŭmistoj plenumi la kvalitan kreskon.

[HeKo 482 4-A, 23 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0190 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0757 s s 
  Total: 0.0947 s s