Esperanta Civito

Konkurso por simbolo pri homaj rajtoj

Neniu esperanto-organizo (al la Esperanta Civito li tamen ne skribis) priatentas la informon de s-ro Tobias Meissner el Germanio.

Li malkovris internacian konkurson por trovi simbolon por la homaj rajtoj: limdato je 31 julio 2011. Inter la organizantoj de la konkurso estas la prestiĝa UDK (ŝtata universitato de artoj) en Berlino.

Se esperantlingva grafikisto ŝatus partopreni, jen ligo: http://humanrightslogo.net/

"Cetere, ne nur grafikistoj rajtas sendi simbolproponojn, la konkursorganizantoj eksplicite deziras ke ajnaj homoj partoprenu" komentarias Tobias Meissner. "Kaj eĉ kiu ne sendas grafikaĵon rajtas kundiskuti, do povus ekz. atentigi pri la lingva kaj kultura problemoj de la konkurso (pri tio jam iu uzanto "Nick" plendis germanlingve, sen rilatoj al esperanto)."

[HeKo 482 5-A, 24 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0571 s s