Esperanta Civito

Pasvorta Reto: la esperanta tempobanko

La lasta leĝo aprobita dum la dua leĝodona mandato (2007-2011) de la Civita Senato koncernas la tempobankon de Esperantio.

Ellaborite de Margherita Bianchi kaj Perla Martinelli, kiu proponis ĝin al la Senato, la leĝo estas registrita sub la nomo Lex Margarita. Fakte inter la diversaj variantoj konataj en la parlamenta juro (siglo, numero, nomo de la proponinto, neŭtra difino latina), nia demokratio preferas la kvaran, ofte (sed ne ĉiam) referencante al la nomo de la ĉefa proponinto.

Lex Margarita estas tipa leĝo de principoj: ĝi donas la ĝeneralan kadron, en kiu situos la reglamento, aprobota kiel administra akto proponita de la Konsulo aŭ ties delegito.

Probable la administra akto estos preta ankoraŭ dum la nuna konsula mandato. Se tiel, la Pasvorta Reto povos funkcii ekde 2012, sur specifa telematika platformo, eble socia forumo rezervita al la retanoj kiuj havas la esperantan civitanecon aŭ estas garantiitaj de almenaŭ du civitanoj. 

La ĉefa principo de la leĝo estas la modelo de tempobanko, bazita ne sur la koncepto de servo, sed sur tiu de interŝanĝo. Per tio raŭmismo revolucias la finvenkisme strukturitan "konsularon de UEA" (PIV neglektas la historian uzon de "konsulo" kiel sinonimo de delegito), interalie kuplante al ĝi tion kio estis la mortinta "Amikeca Reto" ĉe SAT kaj plu estas la lamanta "Pasporta Servo" ĉe TEJO. Estas rimarkinde ke nur individuoj povas aliĝi al la Pasvorta Reto, kaj ne establoj.

La opozicio (precipe la Blanka grupo, fare de sen. Nelly Holevitch) insiste pledis por la senpageco de la "Pasvorta Reto". Rezulto de tiu pledo estis la vorto "akiro" anstataŭ "aĉeto" en la paragrafo kiu koncernas la horĉek-libretojn. La kompromisan formulon, sugestitan de la Konsulo, tuj akceptis kiel amendon la raportantino. Post tiu amendo, Lex Margarita estis unuanime aprobita: unuanimeco des pli necesa, ĉar la opozicioj garantiis la kvorumon de la sesio, per sia kunsido.

[HeKo 483 9-C, 3 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0576 s s