Esperanta Civito

Festparolado en Milano pro la Dua de Junio

Plena salono en Milana Esperanto-Klubo la pasintan vendredon, por aŭskulti la festparoladon de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la Dua de Junio. La oratoro celebris la Tagon de la Esperanta Lingvo, kaj samtempe la dekan datrevenon de la promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito, tamen konsiderante ankaŭ la koincidon kun la festo de la Itala Respubliko kaj la 150a datreveno de la politika unuiĝo de Italio.

Komence prof. Silfer klarigis la elekton de la sidejo: temas pri danka gesto al Milana Esperanto-Klubo, kiu peradas abonojn al "Heroldo de Esperanto" por la tuta Italio. Li poste klarigis la kialon de la Dua de Junio: ĝi estas la sola dato certa pri la Unua Libro, kaj ni rajtas aserti ke Lingvo Internacia, en sia praktike definitiva formo, gramatike kaj leksike, naskiĝis tiam. La 2an de junio 1887 la rusa cenzuro donis la permeson pri publikigo, kaj tiu dato estas presita en la koncerna broŝuro.

Aludinte al la falsa dato de la 26a de junio (kiel pruvite interalie en eseo aperinta en la lasta numero de "El Popola Ĉinio", en 2001), la preleganto okupiĝis pri alia grava dato: la 9a de aŭgusto 1905; kaj kial la raŭmistoj konsideras la 10an de aŭgusto 1998 kiel la postan tagon. La 9an estis aprobita la Fundamento de Esperanto, la 10an la Fundamento de Esperantio.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj en "Infomilano"

[HeKo 484 7-C, 7 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0606 s s