Esperanta Civito

Pri la statuta neŭtraleco de la paktintoj

Koncerne starpunktojn de la Konsulo pri la jasmena revolucio, kaj specife la lastajn eventojn en Sirio, el Andaluzia Esperanto-Unuiĝo venis la demando, kiel tio povas kongrui kun la statuta neŭtraleco de kelkaj paktintaj establoj. La Konsulo respondas:

La politikaj starpunktoj esprimitaj de la Konsulo devas kongrui kun la Civita juro, unuavice kun la fundamenta leĝo, nome la Konstitucio. Ĉi tiu en sia artikolo 5 klare mencias la fontojn de la Civita juro. Ĝi diktas: "La leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948". Tio signifas ke la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj havas por ni ĉiuj valoron de matrica leĝo, al kiu ni ĉiuj, kiel individuoj kaj kiel establoj, devas inspiriĝi.

La Deklaracio en sia artikolo 28 tekstas: "Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj". En Sirio tiuj rajtoj ne estas respektataj. Denunci tion, kaj atentigi ke la internacia komunumo devas agi konsekvence, se ekzemple Unuiĝintaj Nacioj volas resti kredindaj, tute kongruas kun la menciita artikolo 28. Tial la Konsulo estas plene legitimita.

Ĉies statuta neŭtraleco en Esperantio, inkluzive de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, inkludas la respekton por la Homaj Rajtoj. Diferenco inter la Esperanta Civito kaj aliaj (ekzemple UEA) estas, ke por ni la Deklaracio havas leĝan valoron, dum por aliaj ĝi havas nur simbolan. Ni aplikas la Deklaracion, aliaj ne. Esprimo kiel "mi volas esti nur esperantisto" povas simple maski hipokritan programon: mi ne intencas defendi la homajn rajtojn, eĉ se tio signifas malkoheron vidalvide al la statuto de mia asocio mem.

(subskribis: Giorgio Silfer, nuna Konsulo)

[HeKo 485 6-C, 16 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0570 s s