Esperanta Civito

Kien post SAT? reagas klasbatalantino


Dum SAT-kongreso antaŭ kelkaj jaroj estiĝis diskuto ĉu gardi aŭ ne la nocion de klasbatalo en la statuto. Temas pri falsa problemo. Simple la eraro de la nuna SAT, kaj specife de ĝiaj gvidantoj, estas la nekompreno pri la evoluo de la socio. Ne tia, ke la sociologiaj analizoj bazitaj sur la klasbatalo tute eksmodiĝis, sed tia ke ne plu la proletaro, sed alia socia klaso faros la revoluciojn. Kaj fakte komencis fari ĝin.

Mi mem apartenas al tiu socia klaso: la malriĉiĝinta meza klaso, la taŭga por la revolucioj en la XXI jarcento. Necesas nun du historiaj premisoj.

La unua: la proporcio inter la tri sektoroj de la socio (speciale en Eŭropo) komplete renversiĝis dum la lastaj cent jaroj. Populacio konsistanta plejparte el terkulturistoj kaj industrilaboristoj (laŭ la emblemo de serpo kaj martelo) pli kaj pli enverŝiĝis en la trian sektoron. Tial la proletaro preskaŭ malaperis en agrikulturo kaj draste reduktiĝis en industrio.

La dua: el la iome burĝiĝinta laboristaro kaj la etburĝaro kreskis la meza klaso de la 1980aj. Kulture ne homogena, sed ekonomie karakterizita de la dependa dungiteco. Kun inklino al sendependiĝo – de la fabriko al la propra metiejo, de la servoposteno al la propra entrepreneto. Aldone, kun la ŝarĝo de demografie pli kaj pli maljuna socio, kie la rolon de “proletoj” pli kaj pli ricevas enmigrintoj.

La krizo de la meza klaso malstabiligas la sociojn, kaj akcelas la ruinon de la establitaj sistemoj.


(Etel Zavadlav)

daŭrigo en "Heroldo de Esperanto" 2175 (9:2011)

[HeKo 487 3-A, 2 jul 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0650 s s