Esperanta Civito

En Malago 2009 duoble ol Madrido 2011


Antaŭ preskaŭ du jaroj "Libera Folio", kaj la cirkvito (bullerisma-kamaĉisma) kiu utiligas ĝin por siaj celoj, kalumniis la Hispanan Esperanto-Kongreson, tiam organizitan de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. La ĉefa mensogo estis, ke "tre multaj" ne partoprenis la kongreson ĉar en ĝi prelegis sen. d-ino Perla Martinelli. La "tre multaj" fakte estis nur ges-roj Camacho el Madrido, sed Esperantio kutimas je la mensogoj de la skandalgazeto ĉefredaktata de Kalle Kniivilä.

Verdire, la tuta historio de la hispanaj kongresoj dum la lasta jardeko pruvas ke ili ne estas amasaj. En 2002, ekzemple, partoprenis apenaŭ kvardeko (ili tamen esperis kapti iom da aliĝoj el la tiam najbara SAT-kongreso). Simile rekorde malgranda estis la kongreso de 2010, en Galegio.

Do ne estas mirige, ke d-ro Renato Corsetti tiel sin esprimis: "Mi ĉeestis la ĉi-jaran hispanan kongreson, kaj temis pri tre bela landa kongreso. Landoj, kiuj ne kutimas havi ĉiujaran kongreson, devus rigardi ĝian programon kaj ricevi inspiron pri tio, kion oni povas fari kun malpli ol cent partoprenantoj."

Dankon al d-ro Corsetti, kiu fine malkaŝis ke al la madrida kongreso iris malpli ol cent personoj: efektive ili estis nur kvindeko. En Malago, antaŭ du jaroj, ili estis cento, do la duoblo. La programon de Madrido 2011 prizorgis Antonio del Barrio kaj Jorge Camacho; tiun de Malago 2009 sen. Julio Herrero. Evidente li (kaj AEU) ne laboris malpli bone ol la madridanoj. Kaj hodiaŭ li havas la intelektan superecon ne diri, ke "tre multaj" rifuzis partopreni la kongreson ĉar ĝin preparis Jorge Camacho...

Ree gratulon al la andaluzoj pro la rekorde sukcesa (kvante kaj kvalite) landa kongreso en 2009, kalumniita de LibFol.

[HeKo 487 8-B, 8 jul 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0507 s s 
  Total: 0.0671 s s