Esperanta Civito

La Kapitulo difinis la elektokampanjon

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis en Ĉaŭdefono hieraŭ vespere, kaj pritraktis la elektojn por la Senato.

Laŭ la normoj kaj la kutimoj, estas kvar la limdatoj:
- 30 septembro 2011, je 12h00: lasta tago por liveri al la Kortumo la kandidatlistojn;
- 10 oktobro 2011: enpaĝigo de la speciala numero de "Heroldo de Esperanto", kun la programoj, la kandidatlistoj, la biogramoj kaj fotoj de la kandidatoj, la balotilo ktp;
- 30 novembro 2011, je 12h00: oficiala censado; kiu petos la civitanecon poste, tiu ne rajtos baloti en decembro;
- 15 decembro 2011: elektoj por la Senato.

La elektoj disvolviĝos ĉie la 15an de decembro, en diversaj balotejoj, kiuj estos pli nombraj ol en 2006, pro la plimultiĝo de la civitanaro.

La civitanaro ricevos la gazeton (kaj balotilon) ankaŭ per retpoŝto. Eblos printi la balotilon, voĉdoni kaj liveri la balotilon al la  koncerna balotejo.

[HeKo 490 7-C, 15 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0620 s s