Esperanta Civito

Pli vasta la Esperanto-Domo en Svislando

Hieraŭ finiĝis gravaj transformaj laboroj en la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, zorge de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio pri domflegado. La laborojn planis sen. Giorgio Silfer kaj fizike realigis c-ano Marek Bamberski.

La domo posedas nun plian gastoĉambron, kvankam strikte rezervitan. La lokalo rezultas el modifoj en la mansarda etaĝo. Tiel kreskas la kapacito de la domo. Al tio devigis la okupo de tuta apartamento fare de nova luanto, por kio necesis ankaŭ refarbado kaj purigado.

La transformoj kaj luigo al nova familio devigis la prezidantinon kaj la revizoron de KCE al translokigo, parte al alia etaĝo en la domo mem, parte al alia apartamento en Ĉaudefono, parte eksterlanden.

La 1an de oktobro sen. Perla Martinelli festos la finon de sia prezido, per festeno al kiu estas invititaj la kunlaborantoj de KCE.

[HeKo 491 5-B, 17 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0540 s s