Esperanta Civito

Martinelli kaj Muhlemann festitaj de KCE

La stabo de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ vespere en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, por festi la adiaŭojn de Perla Martinelli kaj de Daniel Muhlemann. La prezidanteco de la unua kaj la sekretarieco de la dua finiĝos komence de 2012, sed dum la lastaj monatoj ĝi estos nur nominala.

Dum la lasta mandato de sen. Martinelli kaj c-ano Muhlemann KCE multe progresis, speciale en la interna restrukturado kaj domflegado, ankaŭ danke al la kunlaboro de Fondumo Pro Esperanto kiel regio. Progreso estas rimarkinda ankaŭ en la hotela dimensio kaj en la programado de la aranĝoj.

Perla Martinelli, kiu rezidos pli ofte ekster Svislando ekde ĉi tiu aŭtuno, ricevis plurajn donacojn. Aparte kortuŝa estis tiu alportita de c-ano Marc Hiltbrand, prezidanto de LF-koop: bela olepentraĵo realigita de lia patrino, Elsie Rolls, kun la bildo de la pioniroj elirantaj el la teatro de Bulonjo-ĉe-Maro, en aŭgusto 1905.

Post agrabla vespermanĝo bazita sur kuskuso, kiun amike partoprenis interalie la KCE-deĵoranto el Israelo kaj staĝanta ĵurnalisto el Barejno, okazis (re)vizito en la domo fare de kelkaj gastoj, kiuj admiris la novan konferencejon, la renovigitan kuirejon, la Flavan ĉambron (eksan ekspedejon), la refaritajn plankojn, la tute restrukturitan Palumbejon.

[HeKo 492 3-B, 2 okt 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0569 s s