Esperanta Civito

Memortago pri Kolomano Kalocsay

Anjo Amika plenumis afablan inviton por partopreni feston omaĝe al Kolomano Kalocsay, kiu la 6an oktobro 1891 naskiĝis en Abaújszántó (Tokaj-provinco).

La festenoj estis organizitaj en tri lokoj ene de Abaújszántó: en la korto de la Historia Muzeo, ene de la Muzeo, ni vizitis la memorĉambron de Kalocsay; en la ĉefa strato de Abaújszántó, kie situas busto de Kalocsay; kaj la tria estis la strateto, kiu havas la nomon Kalocsay Kálmán interspaco, angule de la ĉefa strato, kie situas la domo, kie Kalocsay loĝis mallongan tempon.

En la korto de la Historia Muzeo ni aŭskultis la festparoladon de la urbestro de Abaújszántó, la rememoron de s-ino Adri Pásztor kaj la festparoladon de c-ano Imre Szabó, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Post la paroloj Anjo Amika interpretis du kantojn en esperanto.

Ĉe la brusto infangrupo prezentis en esperanto tri mallongajn fabelojn. Poste la surloka popolkantisto István Nagy kantis al ni. Post la belegaj popolkantoj d-ro Blazio Wacha salutis la ĉeestantojn nome de la Amika Rondo Kalocsay.

Ĉe la stratanguloj Kalocsay kaj Ĉefstrato, s-ino Adri Pásztor festparolis.

En ĉiuj tri lokoj estis metitaj florkronoj nome de la Urbodomo de Abaújszántó, nome de Hungaria Esperanto-Asocio, nome de la Bazlernejo de Abaújszántó.

(Anna Bartek)

[HeKo 492 7-A, 8 okt 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1413 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.1878 s s