Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro por nia kulturo

La plej forta nukleo de Esperanta Naturamikaro situas nuntempe en Andaluzio, en kies urbo Malago ENa estis fondita meze de junio 2010. Memkompreneble do en Malago ENa organizas ankaŭ aktivecon por la esperanto-kulturo. Referenca por tiu aktiveco estas la prezidanto de ENa, sen. Julio Herrero.

Lundon la 17an de oktobro sen. Perla Martinelli gvidos la unuan studrondon por esperanto-perfektiĝantoj. La studrondo estas senpaga, sed rezervita al invititoj: por partopreni fakte necesas almenaŭ la lingva B-nivelo, prefere atestita de LTSEC-diplomo. La programo de la studrondoj, planitaj por ĉiu lundo ĝis la mezo de decembro 2011, estos komunikita tra la diskutlisto andaluz ĉe esperantio.net.

Mardon la 18an de oktobro la Konsulo de la Esperanta Civito gvidos diskuton okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. Sen. Julio Herrero, prezidanto de ENa, interalie prezentos la rezultojn de siaj esploroj en lokaj arkivoj kaj hemerotekoj pri la unuaj tempoj de esperanto en Malago. La mediteranea havenurbo gastigis la unuan esperanto-societon en Hispanio, kaj la kvinan en la mondo.

Ambaŭ aranĝoj okazos ekde 18h00 ĉe la vasta oficejo de sen. Herrero, en la haveno de Malago.

[HeKo 492 9-B, 12 okt 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0515 s s