Esperanta Civito

Deklaro pri Homaranismo 2011

La dua Simpozio pri Homaranismo, organizita de Kultura Centro Esperantista (KCE) kun la apogo de Scienca Instituto Zamenhof (SIZ) kaj de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK), komisiis al tri prelegintoj la preparon de konkluda deklaro. La tekston redaktis ĉefe sen. Bertil Nilsson, kiu submetis ĝin al la diskutlisto de SIZ, la plej aktiva vojnodo por zamenhofologoj.

La debato kondukis al la konkludo, ke estu publikigita deklaro kiu ne estu atribuita anonime al la tuta kunveno (laŭ bedaŭrinda tradicio, kiun rompis unuafoje la Manifesto de Raŭmo), sed havu individuajn subskribojn. Krome, la deklaro estu la fundamento por invito al kongreso en Ĉaŭdefono, 2014. Jen la teksto kun la unuaj subskriboj (pliaj subskriboj eblas ankaŭ tra nia redakcio):

Deklaro pri Homaranismo 2011

a) Homaranismo celas nuligi aŭ mildigi etnajn kaj religiajn konfliktojn en la mondo kaj konstrui pacan kunvivadon de popoloj.
b) Homaranismo ne estas religio, kvankam ĝi devenas el la hebrea monoteismo, por kiu komence Zamenhof pensis krei apartan sekton (sub la nomo Hilelismo). 
c) Homaranismo ne estas ideologio, sed proponas metodon, kiel krei interetnan kulturon, kiu povas eviti interpopolajn konfliktojn. 
d) Do, homaranismo celas ne nur respekti homojn kiel individuojn, sed ankaŭ homojn kiel partumantojn de apartaj kulturoj.
e) Ĝis nun tiu problemo estas nek teorie, nek praktike solvita, malgraŭ diversaj streboj tiudirekte.

Unuaj subskribintoj:
Bertil Nilsson, Walter Zelazny, Giorgio Silfer, Perla Martinelli, Raymond Brisebois, Armando Zecchin, Anna Bartek (Anjo Amika).

Gloso de sen. Bertil Nilsson:
Ni memoru, ke LLZ estis kuracisto. Li konstatis, ke la homaro suferas. Li faris anamnezon, diagnozon, prognozon. Li konstatis, ke la dis-funkcio konsistas en la sinidentigo. En sia bezono identigi sin kun io pli granda ol si mem, la homoj identigas sin kun malsamaj grupoj. Tio kaŭzas la malsanon. Li decidis, ke sinidentigo kun unu sama grupo, la homaro, estus vojo al sano. Li preskribis certan vivreĝimon por atingi tion. Lia metodo por akceptigi sanigan vivreĝimon estis unue injekti ĝin en malgrandan grupon, kiu poste kontaĝos ĝin al la tuta homaro. Por ne veki kontraŭstaron la motivigo por ŝanĝita vivreĝimo devis esti tre vasta. Se sekve de tio ĝi ankaŭ enhavus placebajn elementojn, tute ne estis grava. Kiel sperta kuracisto li kompreneble ne anoncis, ke tio estas placebo, tio ĉi ne. Tial estas vane spekuladi pri ia homaranismo, kiu ekzistus kiel ia filozofia vivkoncepto de LLZ mem. Se ni konsultas kuraciston, ni ja ne atendas, ke li prezentu sian propran kredon aŭ filozofion, sed ke li faru lertan diagnozon kaj donu efikan preskribon.

Krome, la saniĝo povas havi stadiojn kaj ili povas varii inter personoj. Evidente LLZ kredis, ke kelkaj personoj tuj povas plene identigi sin kun la homaro. Sed en la unuaj generacioj aplikantaj la novan vivreĝimon li konsideris duoblan identecon pli realisma celo.*

La psikologo William James verŝajne tre bone komprenis Zamenhof. Ne estas hazardo, ke Edmond Privat estis invitita prelegi al liaj studentoj.

* Duobla identeco: Se mi elmigrus al Francio, lernus la francan, adaptiĝus al la franca socio aŭ eĉ karierus en ĝi, parto de mia identeco certe restus sveda ĝis mia morto, sed alia parto fariĝus franca. Nu, la metodo de LLZ kaj ni [en la Esperanta Civito] estas aldoni al niaj jamaj identecoj unu identecon saman (esperantian-homaranan) por ĉiuj, eĉ sen elmigro.

[HeKo 493 4-B, 20 okt 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0574 s s