Esperanta Civito

Larmoj de malkrokodiloj


En raporto pri la ĵusa aŭstralia esperanto-kongreso, aperinta en "La Balta Ondo", eksdirektoro de UEA plendas pro la stato de Esperantio, kompare kun 1911. Temas pri larmoj de finvenkisto (kiel decas al ministro de la Esperanta Respubliko), kiu konkludas per la frazo:

"Intertempe ni agu ankaŭ “raŭmisme”: ni ĝuu nian komunan internacian ligilon kaj la riĉaĵojn, kiujn ĝi alportas al ni. Ekzemple, la ĵusa aŭstralia kongreso, ne priatentata de la publiko, evidente tre plaĉis al la partoprenantoj. Ni fidu, ke iam ĉiuj volos kunĝui."

Tia konkludo montras, ke la verkinto ne komprenis kio estas raŭmismo. Ĉar li tute ne pretendas formuli strategion, sufiĉas resendi lin al artikolo delonge aperinta en "La Ondo de Esperanto".

Pli interesa estas komento pri la artikolo de la eksdirektoro, fare de eksestrarano de UEA, kiu efektive argumentas pri strategia linio (nu, pli taktika ol strategia, sed pri tio poste):

"Mi emas nomi “plivastismo” la reale ekzistantan sintenon de multaj homoj (kiel mi mem) kiuj profunde amas Esperanton, elvivas ĝin kiel gravan eron de siaj propraj vivo kaj identeco, opinias ĝin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio, kaj klopodas plej diversmaniere kontribui al ĝiaj prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo. Samtempe tamen, malgraŭ la severa admono de iuj, ili permesas al si ĝui la intense homigan rolon kiun Esperanto ludas en iliaj respektivaj vivoj (per kultura kreado, intelekta stimulo, amikiĝo kun aliaj homoj, alternativa ŝatokupo, ktp) kaj samtempe faras kion ili povas por malferme inviti aliajn homojn kunkonstrui tiun ĉi novspecan fenomenon kaj fari ĝin pli vasta, pli plureca, pli interesa."

"Malkiel la siatempa raŭmismo, la “plivastisma” sinteno, kies ekziston mi kredas rimarkebla malantaŭ la agado de multaj esperantuloj dum la lastaj jardekoj, tute ne insistas pri la aparteco de Esperanto kaj ties kulturo kvazaŭ temus pri iu aparta “diaspora lingva minoritato”. Tute male, la plivastisma emo ne emfazas tion kio disigus nin de la ceteraj homoj sed elstarigas la komunecon de la Zamenhofa idearo al aliaj fluoj de desuba tutmondiĝo kaj tuthomara solidareco, kaj do gaje invitas aliĝi al ĝi tiujn kiuj povus diverskiale kompreni la liberigan valoron de io tia kiel Esperanto."

"Samtempe, ĝi ne emas senkritike ripeti la megalomaniajn sloganojn de la kruda finvenkismo nek ĝian amaran rankoron kontraŭ la angla lingvo. Ne temas pri manko de kompreno pri la maljustaj trajtoj de la nuna lingva ordo, sed pri la neceso eviti ŝajnigi sin laŭtkriantaj obseditoj, al kiuj mankas la plej elementa kredindeco."

Mi aludis al taktiko, prefere ol strategio, ĉar la komentinto bazas sian argumentadon sur la konvinko, ke la interna ideo zamenhofa estus unu el la "fluoj al desuba tutmondiĝo kaj tuthomara solidareco", kaj konsekvence vidas en tiuj ne pli klare difinitaj fluoj (aŭ en la koncernaj fluanoj/fluantoj) la specifan merkaton al kiu la esperanto-propagandisto sin turnu.

Tiamaniere, lia "plivastismo" fontas el wishful thinking (bone ke li ne anatemas la anglan) rilate kion efektive pensis Zamenhof. Se estus kiel li kredas (aŭ volas kredigi), Zamenhof estus serĉinta kontakton kun la "fluoj al desuba tutmondiĝo kaj tuthomara solidareco" jam dum sia propra vivo; sed tion Zamenhof ne faris. Zamenhof tre zorgeme evitis apudigi sian homaranismon al la diversaj socialismoj, ekzemple: li aliĝis dum certa tempo al cionismo, sed tute ne simpatiis al Bund (por limiĝi nur al la hebrea popolo, kie tamen situis ĉiuj tendencoj). Pri homaranismo mem, indas (re)legi la Deklaron lanĉitan post la dua Simpozio pri Homaranismo.

Fakte la "plivastismo" ŝajnas plia varianto de la vehikla finvenkismo: ni varbu al esperanto tiun medion, ĉar ilia vehiklo trafos sian celon, kaj ni sur ĝi atingos la finan venkon. Por Lanti la medio estis la laboristaro; por Font i Giralt estis la romkatolika eklezio; por la Deklaracio de Tyresö estis la mobilizita junularo; pro alia wishful thinking, al la komentinto mankas la kuraĝo diri ke estu la indignantoj aŭ la junularo de la jasmena revolucio, por kiuj la "fluoj al desuba tutmondiĝo kaj tuthomara solidareco" estas tiel sekiĝintaj kiel la desupra tutmondiĝo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 493 6-A, 23 okt 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0772 s s 
  Total: 0.0928 s s