Esperanta Civito

La kandidatoj por "La Verko de la Jaro 2011"


Ok poeziaj libroj kandidatas por la ĉi-jara PEN-premio "La Verko de la Jaro".

La membroj de Esperanta PEN-Centro havis la eblecon selekti inter ok titoloj la librojn, kiuj eniros la kandidatliston por la  "La Verko de la Jaro" 2011, kiu rilatas al la poezio eldonita dum la ĵusa jarduo. Ok titoloj ricevis la necesan minimumam subtenon de almenaŭ tri PEN-anoj: laŭ alfabeta ordo, “Epizodoj” de Lode Van de Velde, “Esperanta versado” de Jaroslav Krolupper, “Kardo sur kasko” de Ivaniĉka Magharova, “La fontoj nevideblaj” de Baldur Ragnarsson, “La silika hakilo” de Jorge Camacho, “Orgeno” de M. Ŝĉerbinin, “Poemoj pri diversaj universoj” de Sébastien Garant kaj “Rudimentaj momentoj” de Lilia Nikolova.

En la decembra numero 254 de "Literatura Foiro" aperos la voĉdonilo kaj la abonantoj de la revuo referendume elektos. La voĉdono daŭros ĝis 30 aprilo 2012. Sekretario de la PEN-premio estas c-ino Milena Makaveeva.

La ricevinto(j) de la PEN-premio "La Verko de la Jaro" rajtas restadi en la verkista domo en Svislando, ĉe la Lemana Lago, ene de tri monatoj por krea laboro kaj feriado.

La PEN-premion "La Verko de la Jaro" 2010 unuafoje gajnis komuna verko: la kolekto de rakontoj "Vizaĝoj".

[HeKo 493 9-B, 29 okt 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0371 s s 
  Total: 0.0507 s s