Esperanta Civito

Decido de la Lingva Komitato pri surogata alfabeto


La Lingva Komitato (LK) ricevis de sia aktisto en dato 2006 10 10 la sekvan demandon, formulitan de Civitaj parlamentanoj: Se mankas la ebleco skribi aŭ legi esperanto-literojn kun supersignoj, en oficiala korespondado, dokumentoj, normaroj, publikaj komunikoj de la Civito, ĉu oni rajtas uzi alian surogaton ol la H-sistemon, indikitan en la Fundamento de Esperanto? Kaj se jes, kiu(j)n)?

La LK konstatis ke la demando ne koncernas la individuan lingvouzon, sed nur la institucian, fare de la instancoj kaj aktistoj de la Esperanta Civito, kaj nur pri tio la LK respondas.

De jure:
La referenca normo estas en la "Fundamento de Esperanto", kiel rekomendo al la presejoj. Tiu normo estas ĝenerale respektata de la esperanta popolo, kaj aplikita ankaŭ en aliaj kampoj, kiel telegrafado kaj teletajpado.

En 1982 la Akademio de Esperanto, sub la prezido de mag. William Auld (kiu en 2002 petis la Esperantan civitanecon), aprobis la sekvan deklaron: La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto. La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmaŝinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro ia ajn alia motivigo. La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion. Pro tio la Akademio konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn kun supersigno povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

De facto:
Ne estu konfuzo inter la nocio de alfabeto (aboco) kaj tiu de signosistemo. La alfabetoj estas multaj (latina, cirila, araba, hebrea...) kaj inter ili esperanto elektis nur la latinan. La signosistemoj estas ankaŭ multaj (stenografa, morsa, brajla...) kaj funkcias kiel kodigo de efektivaj alfabetoj: oni povas stenografi, morsi aŭ brajli latine, cirile ktp, nome dekodigi el la stenografa, morsa aŭ brajla signaro al latinaj, cirilaj ktp literoj.

En presaĵo, tajpaĵo, telegramo aŭ retmesaĝo, la uzo de latina litero alia ol H (ĉu jam en la esperanta alfabeto, ĉu ekster ĝi -- ekzemple X kaj W), por indiki supersignon, certe kontrastas kun la Fundamento (kontraŭfundamenteco). La homogena uzo de akcento ne precize arka super "u" ne kongruas kun la Fundamento, sed ne nepre kontrastas kun ĝi (eksterfundamenteco).

La signosistemoj (stenografa, morsa, brajla ktp) situas ekster la demando.

DECIDO
La Lingva Komitato respondas negative, kun la rimarko ke, en la konsiderataj kazoj, la uzo de alia litero de la latina alfabeto, anstataŭ H, estas ĉiam kontraŭfundamenta.

La supran subskribis ses el la sep Lingvaj Komitatanoj, sekve ĝi estas oficiala respondo, konsiderenda (sed ankoraŭ ne devontiga) ĉe la Civitaj instancoj.

Georgi Mihalkov, aktisto

[HeKo 313 5-C, 23 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0588 s s