Esperanta Civito

Nova teatroverko de Giorgio Silfer


Giorgio Silfer ĵus finis verki novan unuaktan dramon: "La butiketo de la juvelisto". Li tuj atentigas, ke lia teatraĵo havas neniun rilaton al la verko de Karol Wojtila "La butiko de la oraĵisto", escepte de unu frazo, kiun li ŝtelis kiel moton por la sia: "Trans ĉiuj amoj kiuj plenigas la vivon estas la Amo". En la dramo estas roloj por du viroj kaj du virinoj, mezaĝaj aŭ eĉ en la aŭtuno de sia vivo.

La dramo en tri scenoj rakontas pri aktoro kiu klopodas kompreni kial lia amantino rompis la rilaton kun li, kaj samtempe ne volas ke li ekkonu ŝian novan partneron, profesie juveliston. La protagonisto eniras la butiketon de la juvelisto kaj ŝajnigas sin kliento, kiu bezonas konsilon por donaco utila al amdeklaro. Li priskribas la celatan virinon, kiu hazarde tre similus al la amintino. La juvelisto lasas sin persvadi rakonti kiel estiĝis lia amrilato kun ties amintino.

Sed subite aperas la virino, kiu bezonas riparigi kolieron donacitan de la juvelisto komence de ilia amrilato, kolieron tute egalan al tiu ĵus vendita al la aktoro; kvankam al ĉiu la juvelisto kredigis ke temas pri unika etna objekto. La protagonisto havas do la ŝancon elrevigi la amatinon pri ŝia nova partnero; sed ŝi eĉ ne volas vidi pri kio temas en la pakaĵeto. Unu plia mistero por la aktoro, kiu jam ne komprenas kiel la virino povis anstataŭigi lin per tia plumpa kaj karikatura ulo, krome tre ĵaluza kaj avara. La alveno de kvara persono, en la tria sceno, perturbe klarigas ĉion.

Antaŭpremiero de "La butiketo de la juvelisto" okazos dum la Zamenhofa Tago ĉi-jara, en la Esperanto-Domo de KCE, kiel nupta legoprezento fare de la aŭtoro omaĝe al la novaj geedzoj, gec-anoj Dieter Rooke kaj Jun Liu.

C-ano Giorgio Silfer verkis sian lastan dramon originale en esperanto, same kiel "Doktoro Rosales" (1973), "Unu persono serĉanta epilogon" (1975), "Triptiko" (1993), "La vorta klaso" (1997), "La dimanĉa brokantisto" (1999), "La familio de Anto Speri" (2003), "Dialogo kun la glotologo" (2005). Ĉi-jare li verkis, originale en la itala, "La perdita patrujo", omaĝe al la 150a datreveno de la unuiĝo de Italio.

"La butiketo de la juvelisto" estas dediĉita al du virinoj. Unu el ili estas s-ino Vida Jerman, kiu ĵus mortis en Zagrebo. En Esperantio kiel aktorino ŝi debutis en 1973, rolante kiel Marika en "Doktoro Rosales" de Giorgio Silfer.

[HeKo 496 3-A, 12 dec 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0553 s s