Esperanta Civito

Klarigoj por la skrutinio

La 15an de decembro vespere, laŭ la diversaj horzonoj de Meksikurbo ĝis Buĵumburo, okazos la skrutinio de la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito.

En ĉiu balotejo la responsuloj ricevis la definitivan liston de la voĉrajtaj por la koncerna areo. Se hazarde ilin atingis perkoresponde la balotilo de persono ne registrita en tiu listo, ili avertu la Kortumon, per retmesaĝo al <kortumo ĉe esperantio.net>. Pro la strebo partoprenigi kiel eble plej multe da elektantoj, eblas provizora aljuĝo al alia balotejo. Tamen principe balotilo, se ne deponita en la koncerna balotujo, ne estas valida.

Ne estas validaj ankaŭ:
a) la voĉoj esprimitaj per alia balotilo ol la dissendita, aŭ per balotilo fotokopiita sur kolora papero;
b) la balotiloj kie rezultas elekta kruco sur pli ol unu simbolo;
c) la balotiloj kiuj enhavas subskribon aŭ alion kio malhelpas la sekretecon.

Se en la balotilo estas kruco sur unu simbolo, sed preferoj ĉe aliaj kandidatoj ol en la elektita listo, la voĉo estas valida, sed ne la preferoj ekster la elektita listo.

Se ne estas indikitaj preferoj entute, aŭtomate oni aljuĝas la voĉon al la du ĉefkandidatoj en la elektita listo.

Se en la elektita listo oni indikis pli ol kvin preferojn (inkluzive de la du ĉefkandidatoj), la voĉo estas valida, sed ne la preferoj.

En la balotprotokolo, jam dissendita al ĉiuj responsuloj, necesas skribi la CEN-kodojn aŭ la nomojn de la voĉdonintoj. Voĉdoni ne estas devo, sed rajto. Tamen por estontaj rilatoj kun la Civitaj instancoj (ekzemple peto de mikrokredito) la partopreno en la elektoj povus esti oportuna elemento.

La skrutinio okazas laŭ ĉi tiu proceduro: la responsuloj
a) kontrolas kiuj voĉdonis perkoresponde, laŭ la ricevita listo de voĉrajtaj;
b) malfermas la kovertojn kaj, ne malfaldinte la balotilojn, enmetas ilin en la urnon;
c) akceptas la balotilojn mane alportitajn de la respektivaj elektantoj, ĝis la indikita limhoro;
d) je la indikita limhoro malplenigas la urnon kaj malfaldas la balotilojn;
e) faras kvin staketojn el balotiloj, laŭ la tri listoj, la sindetenoj (neniu signo), la nevalidaj;
f) laŭ la listoj, asignas la preferajn voĉojn al la kandidatoj.

Fininte la skrutinion, la responsuloj sendas per reto la balotprotokolon al la Kortumo.

[HeKo 496 5-C, 13 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0570 s s