Esperanta Civito

Plia teatroverko de Giorgio Silfer

Pasis eĉ ne monato post la realigo de la unuakta dramo "La butiketo de la juvelisto", aperonta en la februara numero de "Literatura Foiro", kaj Giorgio Silfer ĵus verkis plian teatraĵon, en formo de karnavala komedieto, kies provizora titolo estas "Varma lineo".

La komedieto estas prezentebla dum karnavala festo aŭ maskobalo, kun la partopreno de la ĉeestantoj, kiuj ricevus po unu mallonga dialogo. Sed ĝi estas ludebla ankaŭ de nur aktora paro: la diversaj voĉoj, viraj kaj virinaj, estas interpreteblaj de nur du personoj. Krome, "Varma lineo" tute taŭgas ankaŭ por radiofonia aŭ eĉ telefonia adapto, kaj ĝi estas preparebla en skajpa varianto. Tiusence, la aŭtoro avangardas en la esperanta teatro.

Sed ankaŭ la enhavo avangardas: Giorgio Silfer esploras la rilatojn inter la du seksoj, imagante ke la protagonisto (senlabora intelektulo en Eŭropo ie) dungiĝis kiel konversacianto ĉe erotika lineo por virinoj solaj. Kvazaŭ kantisto aŭ aktoro, la protagonisto (kiu en la nova profesio nomiĝas Anselmo) aparte flegas sian voĉon, kiun ĉiuj inoj trovas fascina. Anselmo, la ĝentlemano kiu igas vin femino (tiel en la reklama slogano, kiam lia sukceso jam enorme kreskis), havas sekretan ĉagrenon: lia partnerino (eble edzino, eble fianĉino) forlasis lin, ĝuste meze de la malfaciloj pro la senlaboreco, kaj jam havas novan partneron, ŝajne tre riĉan sed ankaŭ tre malkleran.

En la fino, la amatino ekscias ke la eksa partnero iĝis Anselmo, kaj ŝi serĉas lin ĝuste per la varma lineo. Kaj tiu estos la plej malfacila konversacio. Bone, ke almenaŭ ŝi pagas laŭminute...

"La komedieto restas tamen karnavalaĵo, kaj kiel tia ĝi estas ludenda. Plej gravas la sento de respekto al la virino, fare de Anselmo: en ĝi, pli ol en lia voĉo kaj lia ĉarma parolo, situas la sekreto de lia sukceso", komentarias Giorgio Silfer. "Li estas feministo, kaj tial li reakiros la amon, venkonte super masklisma rivalo. Ankaŭ en Esperantio viroj devus konscii, ke virinon oni rekonkeras per mildeco kaj pacienco, ne per minacoj kaj kalumnioj." Bona konsilo por la redaktoroj de brasikfoliaj skandalgazetoj.

Karakteriza por la komedieto estas ankaŭ la enkonduko de pluraj slangaj esprimoj, precipe rilate al seksumado, sed ne nur. "Eble la teatraĵo enkondukos en nian lingvon novan saluton: Ĉaŭ (itale, sed ankaŭ internacie, Ciao). Mi trovis ĝin pli konvena por komenci intiman konversacion" opinias la aŭtoro.

Antaŭpremiero okazos en Italio la 18an de februaro 2012 dum karnavala festo, sed en itallingva versio, laŭ peto de lombardaj geamikoj. Por publikigo, la komedieto estas proponita al la revuo "Femina". Premiero en esperanto okazos en la Esperanto-Domo en Svislando, okaze de karnavala festo, la 26an de februaro.

[HeKo 498 6-A, 10 jan 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0561 s s