Esperanta Civito

Unuafoje ekstereŭropano en la gvido de KCE

Unuafoje ekstereŭropano membras en la Komitato de Kultura Centro Esperantista: c-ino Jun Liu el Popola Ĉinio estis elektita kiel sekretario hodiaŭ fare de la Asembleo de KCE -- ŝi ricevis pli da voĉoj ol la alia kandidato, s-ino Elisabeth de Mestral el Svislando. Ĉi-lasta deponis sian kandidatecon en aŭgusto, sed malkonfirmis ĝin du semajnojn antaŭ la Asembleo.

Sen. Dieter Rooke, edzo de c-ino Liu, estis unuanime konfirmita en la posteno de vicprezidanto. Same unuanime sen. Giorgio Silfer estis elektita kiel nova prezidanto: "Mi okupis ĉi tiun postenon en 1995-96, prologe al la dua periodo de mia vivo en Svislando; mi reokupos ĝin dum tri jaroj, epiloge al tiu periodo mem" komentariis prof. Silfer.

La Asembleo elektis ankaŭ la novajn revizorojn: David Buhlmann (konfirmita) kaj Leontina Santos (antaŭe vicrevizoro).

Post la aprobo de la morala kaj financa raportoj (kun unu sindeteno), la Asembleo akceptis la sugeston deprunti monon ĉe la Kantona Banko, por financi la plibonigon de la Esperanto-Domo, kondiĉe ke la amortize redonenda jarsumo estu la sama kiel nun kaj ke tio konduku al proporcia plivalorigo de la nemoveblaĵo.

La Komitato, kunsidante en pleno tuj post la Asembleo, alelektis c-inon Perla Martinelli (kiel responsan pri la lingvotestado: tasko plenumebla de ne rezidanto en Svislando) kaj c-inon Mariola Jobin kiel kvinan komitatanon. Krome sen. Marco Cattaneo estis nomumita kiel helpa komisiito por la rilatoj kun ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo), anstataŭ d-ino Meg Bianchi, al kiu iras la danko pro la plenumita ofico.

Gec-anoj Liu kaj Rooke anoncis sian intencon rezidi en la Esperanto-Domo, kun mastrumaj respondecoj, ekde la venonta septembro.

La Asembleon malfermis la eliranta prezidantino, c-ino Perla Martinelli, kiu kuraĝe alfrontis longan vojaĝon per aviadilo, malgraŭ gipsita mano pro akcidenta falo. Interalie ŝi honoris per paroladeto la memoron de la forpasinta apoganto de KCE, c-ano Leen Deij.

[HeKo 499 7-B, 28 jan 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0782 s s 
  Total: 0.0949 s s