Esperanta Civito

ALTE-Tagoj en Kopenhago

Gratuloj pro la ĵusa Google-decido tuj atendis la delegiton de Kultura Centro Esperantista, reprezentanta nian lingvon, kiel kutime kaj en ekskluziveco, ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo.

ALTE estas kunsidanta en Kopenhago, laŭ laborgrupoj pri fakaj temoj. Sen. prof. Giorgio Silfer partoprenis hodiaŭ en du el ili.

La unua, dediĉita al la lingvotestado pro specialaj celoj, definitive rezignis pri rilato kun la laborgrupo pri enmigrintoj, enfokusigante la fakajn konojn por specifaj profesioj. Por esperanto flanka, sed tre utila rezulto, estas la profundigo de la rilatoj inter KCE kaj skandinava universitato, kies lingvotestadon studos unu el la stabanoj de KCE. Interalie, KCE bonvenigis al sia stabo c-anon Marco Cattaneo, kiu partoprenos en estontaj ALTE-kunvenoj.

Pli densa estis la kunveno de la laborgrupo pri enmigrintoj. De kelkaj temoj ĝi koncentriĝas al la avangarda aktiveco en la Fremdula Universitato de Peruĝo, kiu prizorgas la projekton de nacia lingvotestado lige al la ĵusa itala leĝo, nomata Integriga Akordo. Verdire, same kiel aliloke en Eŭropo, ne temas pri integrigo, sed pri selektado. Preskaŭ ĉie en Eŭropo la ekster EU enmigrintoj estas ĉikanataj de pli kaj pli restriktaj normaroj. Ie oni altigas la postulatan nivelon (jam B2); alie oni postulas grandajn sumojn (du fojojn kvar mil eŭrojn) por prepari kaj trapasi la lingvotestadon. En Italio la lingvotestado same diskriminacie funkcios. Peruĝo redaktis enketilon kaj preparas novan testometodon. Sed malprobable tio evitos baldaŭan ondon da forpeloj pro nesufiĉa lingvokono.

La ALTE-tagoj daŭros morgaŭ. Marĝene de la kunsidoj okazas ĉiam fruktodonaj interŝanĝoj kaj informoj pri esperanto.

[HeKo 500 4-B, 23 feb 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0539 s s