Esperanta Civito

Naturamikaro en la Esperanto-Domo de Andaluzio

Esperanta Naturamikaro havas novajn juran sidejon kaj fiskan adreson: ne plu ĉe unu el la kunfondintoj de la asocio, sed ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio, en urbo Malago, kies inaŭguro estas definitive fiksita je la 12a de oktobro 2012. La nuna poŝtfako restas kiel korespondadreso, kvankam en alia urboparto. Tion decidis la Asembleo de ENa, kunveninte hieraŭ en la bela mediteranea urbo, en ĉeesto de la prezidanto, sen. Julio Herrero, kaj de la sekretario, c-ino Mariangela Varese.

La Asembleo aprobis la moralan kaj financan raportojn, konstatante modestan profiton. Perspektive, ĝi konsideris ankaŭ subvencion el Vieno por la eldono de informa faldfolio pri la naturamika movado, en esperanto kaj la hispana; kaj la eblecon diskuti kun la asocio kiu heredis la konsiderindan kapitalon de la malfondita TANEF.

Krome, pro sia rezido en Andaluzio, c-ino Perla Martinelli estis alelektita al la Komitato, kie ŝi oficos kiel vicsekretario. Konsekvence, ŝian postenon de revizoro okupas nun la vicrevizoro, s-ro Salvador Palma. En la Forumo de la Esperanta Civito ENa estos daŭre reprezentata de sia vicprezidanto (c-ano Deceuninck) kaj sia sekretario (c-ino Varese), dum pri la rilatoj kun Naturfreunde International estas komisiita sen. Silfer, kun lingva asisto de c-ino Sandermann.

Estis diskutata kaj aprobita ankaŭ la rolo de ENa en la Esperanto-Domo. ENa estos konstanta luanto kun tri kontribuoj: ĝi pagos la luon de la poŝtfako, pagos al la proprietulo simbolan luon de 240,00 eŭroj jare kaj disponigos laborfortojn (precipe gec-anoj Herrero kaj Martinelli). Kompense, ENa povos havi tie sian oficejeton, kun telefono kaj retaliro. Nome de la proprieto, Fondumo Pro Esperanto konsentis pri la supra, kaj ekzamenos ankaŭ la proponon ke ĉiuj gastoj de la Domo estu aŭtomate aligitaj al ENa.

[HeKo 500 8-B, 9 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0620 s s