Esperanta Civito

Rok-Gazet' sin mortigis

"Pro diversaj kialoj, kaj precipe financaj kaj manko de kunlaborantoj, ROK-gazet' ĉesos aperi sub papera formo. ROK-gazet' abonantoj povos elŝuti retan version en la paĝoj de EUROKKA post kelka tempo. La redakta teamo sub la gvido de Armela Piolat kaj Tony Guyot laboras pri reta versio kiu evoluos laŭ la fluo de la informoj. Por la abonantoj kiuj ne ricevis ROK-gazet' ĉijare, ili ricevos kompense KDon laŭ ilia [sia] elekto el la katalogo de Vinilkosmo. La teamoj de ROK-gazet', de EUROKKA, kaj de Vinilkosmo dankas pro via komprenemo kaj salutas vin."

La supran anoncis la Informletero de Vinilkosmo 19 oktobro 2006. Entute aperis dek numeroj de la "esperanto-muzik-magazino": la lasta en 2003. La periodaĵo havis pli-malpli regulan aperritmon en 1991-1994 (ses kajeroj). Poste en dek du jaroj aperis nur kvar numeroj.

En la kazo de ROK-Gazet' oni povas paroli pri kvazaŭa sinmortigo, ĉar la redakcio en 2005 ricevis eĉ dufoje proponon de kunlaboro kaj financado fare de grava esperanto-eldonejo. Sed la propono estis dufoje rifuzita, per la klarigo, ke certe la numero 11 baldaŭ aperos.

Simila sinmortigo okazis por La Migranto, organo de la naturamikoj (TANEF). Ankaŭ ĝi anoncis ĉeson pro manko de kunlaborantoj: tiam aperis serioza propono de tuta teamo, sed ĝi estis neglektita de TANEF (intertempe likvidita).

Informoj, recenzoj, intervjuoj kaj artikoloj pri la muzika kulturo en esperanto ofte aperas en Literatura Foiro kaj en Heroldo de Esperanto, kaj ekde 2007 ili aperos des pli ofte.

[HeKo 313 8-A, 27 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0618 s s