Esperanta Civito

Mortis la Esperanto-knabino

Ŝia ĉarma profilo estis elektita de LF-koop por la koverto de la LP-disko "La Esperanto-knabino" (1990) kaj ŝia svelta figuro promenas tra la kamparo en la banderolo de la kasedo "Nur per amo" (1989), ambaŭ registritaj de Nikolin'.

Diana Puig, denaska esperantistino kiu (almenaŭ parte) inspiris al Giorgio Silfer la originalan baladon laŭ la melodio tiucele komponita de Gerardo Tarallo, forpasis hodiaŭ pro pulmokancero, malpli ol 50-jaraĝa. Ŝi lasas filon, partneron, gepatrojn, fratojn kaj bofratinojn, kaj multajn geamikojn en profunda konsterno.

Filino de esperanta familio, kies patro Llibert Puig estas unu el la plej aktivaj esperantistoj en Katalunio jam ekde la 1960aj, ŝi ne engaĝis sin tiel multe por nia lingvo, sed alportis sian katalunan temperamenton en la junularan medion, interalie la historian kongreson de Raŭmo.

Kooperativo de Literatura Foiro kolektive, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer private, sincere kondolencas.

[HeKo 501 5-B, 19 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0549 s s