Esperanta Civito

Trifonĉovski redaktas teatran terminaron

TTT estis la traduko por WWW en interreto, dum la 1990aj: ĉu eble tiu siglo populariĝos por Teatra Terminaro de Trifonĉovski? Tion ni deziras al sen. Ljubomir Trifonĉovski, tre baldaŭa Vickonsulo, sed ankaŭ pupteatra dramaturgo kaj ĉefredaktoro de "Literatura Foiro".

Li estas redaktanta terminaron en la ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj esperanto, kiu ampleksos pli ol cent paĝojn. La laboro, komencita de Georges Lagrange antaŭ dudeko da jaroj, estis poste rezignita kaj transdonita al LF-koop, kiu antaŭ kvin jaroj proponis al sen. Trifonĉovski daŭrigi ĝin. Intertempe aldoniĝis pliaj kunlaborantoj, kiel c-ano Anatolo Gonĉarov por la rusa.

Laŭ peto de la redaktanto, LF-koop enmetas la titolon en sian novan Trijaran Laborplanon (2012-2014). Probable ĝi estos prespreta jam ĉi-jare. Teatra Terminaro delonge estas bezonata en nia lingvo: ĝia multlingveco igos ĝin utila por tre vasta publiko.

[HeKo 502 6-B, 1 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0524 s s