Studaj tagoj pri Edmond Privat en KCE
Edmond Privat (1889[1902]-1962) mortis antaŭ kvindek jaroj, kaj studajn tagojn omaĝe al li organizas ĉi-semajnfine Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono.
La personeco de tiu pioniro estis plurfaceta, sed panorama rigardo pri ĉiuj facetoj apenaŭ ekzistas: la sola escepto estas la itallingva disertacio "Edmond Privat: vivo kaj verkaro", per kiu c-ino Perla Martinelli doktoriĝis pri modernaj lingvoj.
Privat estis ĵurnalisto kaj interpretisto, profesoro kaj politikisto, poeto kaj historiisto. Lia socia vivo daŭris sesdek jarojn, kaj havis gravan cezuron en 1931/32. Tiam li ekperdis la konfidon en la esperantistaro kiel elito ŝanĝonta la mondon, kaj li vetis je la religie orientita elito de okcidenteŭropaj Gandhi-anoj, kaj specife la kvakeroj.
[HeKo 504 7-B, 13 apr 12]