Esperanta Civito

"Verdaj papagoj" prezentita dum IJF


La 6an de aprilo en Ĉervjo kadre de la 36a Internacia Junulara Festivalo okazis prezentado de la esperantigita eldono de la itala libro "Verdaj Papagoj".

La libron verkis Gino Strada, itala ĥirurgo kiu longe laboris en militaj regionoj kadre de sia organizo Emergency, tradukis la elstaraj gesamideanoj Gabriele Aquilina, Michela Lipari, Carlo Minnaja kaj Antonio de Salvo kaj temas ĝuste pri kronikoj de militĥirurgo, pri la viktimoj kaj kripligitoj kiujn milito ĉiam postlasas. La eldonon zorgis "ARCI Esperanto", klubo aniĝinta al ARCI, itala kultura maldekstra organizo.

Prezidanto kaj vicprezidanto de ARCI Esperanto, respektive Andrea Montagner kaj Michael Boris Mandirola, prezentis la libron kune kun du lokaj aktivuloj de Emergency kiuj ankaŭ starigis budon antaŭ la kongresejo.

Pro plurporgramera samtempeco la partopreno la prezento ne estis abundhoma, tamen la partoprenintoj montriĝis interesitaj kaj fine pluraj ekzempleroj de "Verdaj Papagoj" estis venditaj.

(MBM)

[HeKo 504 6-A, 19 apr 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0758 s s 
  Total: 0.0897 s s