Esperanta Civito

Kostoj de lingva diskriminado en EU

Atingas 2,3 miliardojn da eŭroj la sumo disdonita al la partioj ekde 1994 ĝis hodiaŭ en Italio. Tamen la anglalingva koloniado kostas 26-oble al la italoj, nome 60 miliardojn da eŭroj. Kaj ne dum 17 jaroj, sed ja ĉiujare! Dume al ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio, ne denaske anglalingvaj, tiu koloniado kostas 350 miliardojn jare.

En Vieno Esperanto Radikala Asocio ĵus denuncis la ekonomian kaj socian diskriminadon kontraŭ la ne denaska anglalingva civitanaro en Eŭropo. ERA celas propulsi opinimovadon kontraŭ la publika, unudirekta financado favore al anglalingvaj landoj. 

ERA alestis en Vieno, 19-20 aprilo 2012, la jaran sesion de la Platformo de la Fundamentaj Rajtoj, organismo kiun ERA partoprenas ekde 2009. La Platformo arigas la ĉefajn eŭropajn NROjn, kiuj batalas kontraŭ la diskriminacioj sub la egido de la Eŭropa Agentejo de la Fundamentaj Rajtoj (FRA).

(fonto: ERA)

[HeKo 505 1-A, 24 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0571 s s