Esperanta Civito

La domo de KCE flegata kaj restrukturata


Ekde la venonta semajno Fondumo Pro Esperanto kiel regio plenumos flegajn kaj transformajn laborojn en la Esperanto-Domo de KCE, danke al la kompetento de c-ano Marek Bamberski, kiu jam la sesan fojon deĵoras en Ĉaŭdefono. Li estas majstro pri elektro, hidraŭliko kaj internaj masonaj laboroj.

La flegado koncernos precipe la internan elektran sistemon, laŭ rimarkoj ricevitaj de la loka elektrosocieto. La transformoj celas la restrukturigon de la mansardo apud la Palumbejo: du subtegmentejoj fariĝos unu, pli vasta, sed kun kvar kvadrataj metroj apartigitaj por enhavi klozeton kaj modernigitan lukon. Kompreneble ĉiuj lokaloj estos refarbitaj, inkluzive de komuna placeto.

Per tiuj transformoj la tuta plej supra etaĝo estos pli oportune uzebla kaj por gasto kaj por stokejo. La laboroj okupos la unuan duonon de majo. Ili sekvas planon siatempe aprobitan de arkitekto c-ano Pierre Berger, kiu ankaŭ membras en la Fonduma Konsilio.

Dum la samaj semajnoj okazos la jara purigado de la fenestroj kaj flegado de la terasoj kun la aleo, fare de c-ano Andrzej Nawrocki.

[HeKo 505 3-B, 26 apr 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0544 s s