Esperanta Civito

Anjo Amika la plej aŭskultata en Youtube

"Bela revo" estas la esperanto-kanzono plej aŭskultata en Youtube, per pli ol 20.000 deŝutoj fine de aprilo 2012. La ĉarman melodion de Francesco De Gregori, per la eminenta versa traduko de Giorgio Silfer, kantas Anjo Amika. "Bela revo" titolas la kompaktan diskon eldonitan de LF-koop.

Efektive ĝin superas la himno "La Espero" (kun pluraj dekmiloj da deŝutoj) kaj "La bambo" (pli ol 22.000). Sed la himno aperas en pluraj variantoj, kaj ekzistas vasta merkatniĉo de himnoŝatantoj, kiuj deŝutas ĉion. Ankaŭ "La bambo" havas pli ol unu varianton en Youtube, kaj la plej vizitata, kun la voĉo de JoMo, fakte proponas filmeton de fama kantisto (erare indikita kiel Trini Lopez), kiu ankaŭ havas sian grandan merkatniĉon.

"La bamba" mem estas eksterordinare populara kanto, kun ankoraŭ pli ampleksa aŭskultantaro en la kastilia originalo. Por komparo la itala originalo "Bellamore" per la voĉo de Francesco De Gregori havis iom pli ol 192.000 deŝutojn fine de aprilo, dum "La bamba", en nur unu el la multaj originalaj variantoj (tiu de Lou Diamond Phillips, poste dublita de JoMo), superis dek unu milionojn! En la Youtube-statistiko, danke al esperanto la itallingva kanzono gajnis pli ol dek procentojn en la spektado, dum la hispanlingva kanto malpli ol unu procenton.

Do "Bela revo", per la bilda akompano realigita de Feĉjo, en kvar jaroj (same kiel "La bambo", sed malpli ol "La Espero") atingis la pinton, interalie konfirmante ke la plej populara virina voĉo en la esperanto-muziko estas tiu de Anjo Amika, ankaŭ danke al LF-koop.

La KD "Bela revo" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 505 6-B, 2 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0571 s s