Esperanta Civito

Du Estraroj sub unu burokrata kalkano

Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio, obstrukcis aŭ rekte haltigis tri projektojn de UEA aŭ TEJO financeblajn de Eŭropa Unio per la helpo de la agentejo Kosmo, laŭ sia propra deklaro al la skandalisma retgazeto LibFol:

"Tempo vere mankis, ĉar mia [de Buller] subskribo estis petita tute lastminute. Mi ne plu povis esplori, kiajn postulojn starigus la jura pozicio de TEJO, nek tion, ĉu la eventuale ricevota subvencio kreus problemojn por la jam tradiciaj subvencioj, kiujn ekde la 80-aj jaroj TEJO ricevas de eŭropaj junularaj instancoj. Tiuj ĉi povus fari malfacilajn demandojn, se TEJO ricevus el aliaj fontoj subvenciojn, kiuj ne estis anoncitaj, kiam TEJO petis monon de ili. Ĉar mi ne povis pristudi la riskojn, mi ankaŭ ne povis subskribi."

Jam pasintjare Osmo Buller blokis alian, pli grandan projekton peritan de Kosmo, kun subvencio de 150.000 eŭroj por interkultura edukado, kie UEA estis la responsa kunordigonto.

Diras Francesco Maurelli, kunposedanto de Kosmo, sed ankaŭ TEJO- kaj UEA-komitatano: "Tiam estis eĉ oficiala favora voĉdono de la estraro -- 5 por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno -- kaj nur la tagon antaŭ la limdato, mi ricevis sekan mesaĝon sen ajna klarigo, ke UEA ne plu povas kunordigi tiun projekton."

Osmo Buller replikas: "La cirkonstancoj ĉirkaŭ tiu voĉdonado de la UEA-estraro estis iom dramecaj. Normale la direktoro helpas la estraron kiel esploranto kaj preparanto, sed ĉi-foje mi estis en hospitalo. La estraro estis kvazaŭ metita kontraŭmure kaj devis rapide decidi. Se post ĝia decido oni estus portinta la dokumentojn al mi en hospitalo por subskribo, mi estus rifuzinta malgraŭ la estrara aprobo, ĉar 30-procenta makleraĵo estis por mi ne akceptebla. La prezidanto povus subskribi anstataŭ mi, sed la tempo ne sufiĉis por akiri lian subskribon el Barato. Sekve, la decido naskiĝis morta".

Laŭ Maurelli "s-ro Buller mensogas. 1) Mi prezentis tiun projekton post la Malferma Tago en Roterdamo, fine de novembro 2010, dum la limdato estis fine de februaro 2011. Pria mesaĝo al la ĝenerala sekretario estis sendita  04/12/2010, alia 23/01/2011, komence de februaro pluraj mesaĝoj estas interŝanĝitaj, iom antaŭ la limdato la estraro voĉdonas favore, per granda plimulto, post longa atenta pridiskuto... 2) La rifuzo de Buller montras kiel aferoj funkcias en UEA. La Direktoro decidas eĉ kontraŭ la volo de la estraro -- ne pri teknikaj respondecaj aferoj, sed simple laŭ sia persona ŝato. Ĝi ĉiam estis "pulĉinela sekreto", sed nun ĝi estas eĉ skribita de la Direktoro mem. Mi do emus proponi nuligi la estraron, ĉar ĝi havas neniun funkcion, krom ratifi la decidojn de la Direktoro. 3)
La tempo sufiĉis por akiri subskribon el Barato, ĉar prezidanto Dasgupta oficiale rajtigis la vicprezidanton subskribi sianome, kiel okazas en ĉiuj organizoj. Temis pri titolita skanaĵo el la universitato, kiun mi ricevis kopie."

Se la aŭtoritatecon de la direktoro super la Estraro (oni ĝustigu la majusklojn) simple kaŭzas la manko de demokratio en UEA, tiun super TEJO kaŭzas ankaŭ la manko de sendependa jura personeco. La junulara organizo estas "laŭleĝe" sub la diktatora kalkano, spite al sia decido (unuafoje dum IJK en Asizo, 1997) esti sendependa asocio.

[HeKo 505 7-A, 3 maj 12]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0582 s s