Esperanta Civito

44a Internacia PEN-Konferenco en Bledo

La 44a Internacia PEN-Konferenco, organizata kiel kutime de la Slovena Centro, ekis hieraŭ en Bledo, kun la reprezento de dudek kvin centroj. La gravan eventon funebre vualas la trista novaĵo de la forpaso de Thomas von Vegesack, prezidinto de la Komitato por Verkistoj en Prizono. 

Ĉe la inaŭguro, kiun nia delegito ne povis partopreni, la prezidanto de la Verkista Pac-Komitato, Edvard Kovaĉ, pozitive menciis lian mildan proteston pro la indiko "naciaj centroj": "Pravas mia amiko Giorgio Silfer: efektive ni ne reprezentas ŝtatojn aŭ etnojn, ni reprezentas literaturojn, interalie per centroj teritorie ne difineblaj kiel naciaj, ekzemple tiu de Triesto".

La diskutataj temoj inkluzivas "Literaturo kaj interkultureco", "Kulturo, literaturo kaj lingvoj", "Ĉu futuro por literaturo?". 

La Esperanta Centro interalie apogas la reelekton de Teresa Salema kiel vicprezidanto de la Pac-Komitato.

[HeKo 506 5-B, 18 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0582 s s