Esperanta Civito

Sobraj respondoj al malsobra komentario

Artikolo de "La balta ondo" (serioza retgazeto ĉefredaktata de A. Korĵenkov), raportanta pri la premio "La Verko de la Jaro 2011", kaŭzis la sekvan komentarion de Andy Künzli, ministro de la Desperanta Respubliko (gramatika eraro en lia originalo):

"Ha, ĉu mi ridu? Kio estas tiu “Verko de la Jaro”? Ĉu oni povas pruvi ĝian kvaliton, ĝian valoron? Maĝarova sonas ke silfera koterio. Kiel en la kazo de la “E-isto de la jaro”, ankaŭ la “Verko de la jaro” estas la elekto de iu koterio, ĉifoje tiu de Literatura Foiro kaj de la Civito. Por mi tio havas nenian signifon."

Respondis c-ano Bertil Nilsson, prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kiu organizas la premion:
"Estiĝo de koterioj verŝajne estas nevitebla afero, kio de tempo al tempo okazas. Mi ne scias, ĉu la du menciitaj elektoj estas rezultoj de koterioj. Tio fakte estas tute malgrava. Mi reagas kontraŭ tute alia afero, nome ke per atribuo de ies opinio al influo de alia persono s-ro Künzli, kaj en aliaj kazoj aliaj personoj, ŝajnigas, ke homoj (supozeble krom li mem kaj liaj samopiniantoj) ne respondecas pri siaj propraj agoj, pritaksoj kaj opinioj. Tio ŝajnas truko por fokusigi malŝaton al tiu aŭ alia persono aŭ grupo da personoj kaj per tio eviti diskutojn pri faktoj kaj en ĉi tiu kazo pri estetikaj kriterioj."

Respondis sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", kiu sponsoras la premion:
"Proponojn por eniri la kandidatan liston de la Premio “La Verko de la Jaro” rajtas fari la membroj de la Esperanta PEN-Centro, kiuj estas 25 personoj. La titoloj, kiu havas subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj, eniras la liston de kandidataj titoloj. La listo mem aperas en “Literaura Foiro”, kaj rajtas voĉdoni ĉiuj abonantoj de la revuo. La voĉdono okazas kaj skribe kaj rete. La sekretario, kiu ricevas la voĉdonilojn kaj kalkulas la voĉojn, estas ekster la PEN-membroj kaj ekster la redakcio de “Literatura Foiro”. La kalkulado okazas en ĉeesto de atestantoj – lokaj esperantistoj. La sekretario anoncas la rezulton, kiu aperas publike kaj en la reto kaj en “Literatura Foiro” kaj en aliaj periodaĵoj. Ĉio ĉi donas objektivecon en la tuta praktiko. La elekto de “Kardo sur kasko” estas la decido de la abonantoj, kiuj voĉdonis. La aŭtoro de la premiita libro rajtas restadi certan tempon en la verkista domo [en Svislando], kio estas signifa rekono de “La Verko de la Jaro”. 

[HeKo 506 7-B, 20 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0558 s s