Demokration mezuras la elektoj
Jen interesa komparo pri sekretaj balotoj por la plej supraj instancoj en Esperantio.
Por la Komitato de Universala Esperanto-Asocio, majo 2010:
voĉrajtaj - 4.801; voĉdonis - 1.550 (32,28%)
postenoj asignotaj - 6; kandidatoj - 13 (unu listo, sen propra programo)
kandidatinoj: 2 el 13 (15,38%); unu elektita (50%).
Por la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2011:
voĉrajtaj - 366; voĉdonis - 193 (52,73%)
postenoj asignotaj - 19; kandidatoj - 36 (en tri listoj, kuplitaj al tri konkurencaj programoj)
kandidatinoj: 11 el 36 (30,55%), sed 4 el 6 ĉefkandidatoj (66,66%); sep elektitaj, inkluzive de la Konsulino (63,63%)
Por la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, marto 2012:
voĉrajtaj - 722; voĉdonis - 89 (12,32%)
postenoj asignotaj - 6; kandidatoj - 6 (unu listo, sen propra programo)
kandidatinoj: 2 el 6 (33,33%); ambaŭ elektitaj (estis tiom da kandidatoj kiom da postenoj)
Por la Komitato de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, aprilo 2012:
voĉrajtaj - 253; voĉdonis - 32 (12,64%)
postenoj asignotaj - 4; kandidatoj - 7 (unu listo, sen propra programo)
kandidatinoj: 2 el 7 (28,57%); unu elektita (50%).
[HeKo 506 9-A, 22 maj 12]