Esperanta Civito

De Coster pike spadas, sed ne persvadas

En la kampanjo lanĉita de LibFol kontraŭ la projektagentejo Kosmo, la plej aktivaj estas la reprezentantoj de establoj kiuj ial sentas, ke Kosmo konkurencas en la akiro de EU-subvencioj: Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio unuavice.

Ĉiam tra la menciita skandalgazeto, al tiuj voĉoj lastatempe aldoniĝis s-ro Ilja De Coster, eksa TEJO-kasisto kaj (memdeklare) profesia mon-akiristo. Li publike riproĉas al Kosmo du erarojn: "la procentaĵa makleraĵo unuflanke kaj la risko/ŝajno de intereskonflikto". La Kosmo-direktorojn Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini tamen li bonvolas indulgi, ĉar "komencantoj".

En la denunco pri la dua "eraro" De Coster grandparte pravas, kvankam oni povus demandi sin, kial li tiom interesiĝas pri alies riskoj, estante nek enketa ĵurnalisto nek fiska ĝendarmo nek membro de Itala Esperanto-Federacio. Efektive s-ro Maurelli devus kapti la okazon por liberiĝi je la (memdeklare) nedezirata posteno de IEF-kasisto. Aliflanke, s-ro De Coster estas gratulinda, ĉar li demonstris ke, se iu profesie klopodas akiri monon por esperanto-societo, tiu devas rezigni pri gvidaj postenoj en tiu societo mem. Alivorte: kiu kapablas trovi monon, tiu okupu nulan tronon...

En la denunco pri la unua "eraro", De Coster estas pridubinda. La rekompenco fiksita de projektagentejo dependas: a) de tio kion la kliento petas kaj la agentejo promesas doni; b) de tio kion la kliento sukcesas marĉandi. La distingo (farita de s-ro De Coster) inter komercaj kaj nekomercaj klientoj estas kurioza: kvazaŭ unu meritus senplumigon kaj la alia donacon. Kial do ne distingi ankaŭ inter komerca kliento en Nederlando kaj komerca kliento en Burundio? La rimedoj de komerca kliento en Burundio povus esti per si mem pli limigitaj ol tiuj de eĉ nekomerca kliento okcidenteŭropa, ekzemple.

Se la maklero petata de Kosmo (denove: por kiuj kaj kiomaj servoj?) estas tiel skandale alta, la kliento simple malaperas. Tio estas leĝo de la merkato.

Ni supozu, ke Feminisma Esperanta Movado volas peti de Kosmo prizorgi ĉion, rilate sian projekton: Kosmo laboras, FEM enkasigas. Ĉu estas maletike pagi makleron (eĉ 30%) al Kosmo? Mi opinias ke ne. Pri ĉi tiu punkto s-ro De Coster ne persvadis min. Tial persone mi subtenas la proponon peti la helpon de Kosmo.

(sen. Anna Bartek, FEM-komitatano)

[HeKo 507 1-B, 23 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0590 s s