Esperanta Civito

FPEF-Konsilio kunvenos en julio 2012

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) estas kunvokita al sia jura sidejo en Ĉaŭdefono, la 12an de julio 2012.

En la Fonduma Konsilio sidas sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto; c-anoj Pierre Berger kaj Carmine Dello Spedale, membroj. Kunvokitaj estas ankaŭ sen. Giorgio Silfer, prokuristo (por la tuta kunveno) kaj la domestroj de la nemoveblaĵoj administrataj de FPEF kiel regio (por parto de la kunveno): la Esperanto-Domoj en Svislando (sen. Dieter Rooke) kaj Hispanio (c-ino Perla Martinelli), la nemoveblaĵo de LF-koop en Svislando.

En la tagordo de la kunveno situas la kapitala stato kaj la fiska statuso de FPEF, la aktiveco de la regio (inkluzive de Projekto Amahoro), la financaj produktoj de la Civita banko. En la unua punkto estos ekzamenata la spezkalkulo kaj bilanco 2011; en la dua la proponoj de akiro de nemoveblaĵoj; en la tria la proponoj ellaboritaj de la vickonsulo pri financaj aferoj.

Unu el la rezultoj de la tria punkto povus esti leĝo- aŭ/kaj direktivopropono por la venonta parlamenta sesio. 

[HeKo 507 5-C, 30 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1620 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.2067 s s