Esperanta Civito

Regia aktiveco en majo 2012

Fondumo Pro Esperanto kiel regio okupiĝis en majo 2012 pri la flegado kaj parta restrukturado de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. La laboroj komisiitaj al c-ano Marek Bamberski estis kontentige kaj ĝustatempe plenumitaj. Aldone, li devis ŝanĝi la tutan tubaron de la orienta klozeta sistemo, kiu montriĝis difektita de la tempopaso.

En la Esperanto-Domo la tuta orienta mansardo estas nun rearanghita. En ĝi situas loĝebla ĉambro (La Palumbejo) kuplita al la domhejta sistemo, tualetejo kaj vasta stokejo. Ĉi-lasta ebligis la translokigon de skatoloj provizore kuŝantaj en la konferencejo, tiel ke la nova salono reprenis komplete sian funkcion. La plenigo kaj ordigo de la stokejo mem ne plu estas tasko de la regio, sed de la proprieto (Kultura Centro Esperantista). Tion estas realiganta komitatanoj kaj deĵorantoj de KCE.

Dua projekto realigita de la regio estas la aktualigo de la elektra sistemo, laŭ postuloj de eksteraj inspektoroj. Restas nur la intervenoj plenumeblaj de specialistoj, en la hejtejo, kaj la prizorgo de la drataro en la kelo. Tio situos en la tagordo de la nova jarbuĝeto.

La regio okupiĝas nuntempe ankaŭ pri la Esperanto-Domo en Andaluzio. La restrukturiga plano estas aprobita, kaj du banejoj estos instalitaj aldone al la jam ekzistanta: praktike po unu sur ĉiu etaĝo. Tamen tio efektiviĝos nur en aŭtuno, post la inaŭguro, antaŭvidita por la 12a de oktobro. Intertempe kun la domestrino okazas la kompletigo de la meblado: la kontoro kaj du dormoĉambroj estos plene uzeblaj ekde la venonta semajno, same kiel la jam meblitaj lokaloj de la tera kaj unua etaĝoj.

La 28an de majo du reprezentantoj de la regio esploris la proponon pri senpaga pruntoluado de miniapartamento en Milano (posedata de civitanino), sed trovis ĝin malkongrua kun la fonduma strategio, post vizito de la lokaloj.

Indas ĉi tie rememori pri la koordinatoj de tiu strategio rilate nemoveblaĵojn. Fondumo Pro Esperanto celas:
1) doti je propra nemoveblaĵo ĉiujn paktintojn;
2) trovi por 1) nur rentodonajn nemoveblaĵojn;
3) preferi por 2) nemoveblaĵojn kun la sekvaj karakterizoj:
a) lokitaj en relative granda urbo;
b) almenaŭ grandparte meblitaj;
c) taŭgaj por nelongdaŭraj luigoj;
d) alternative al a): nemoveblaĵoj kun valoro simbola, historia aŭ politika ene de Esperantio aŭ areoj kadre de projekto en la Tria Mondo.

[HeKo 507 7-B, 1 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0376 s s 
  Total: 0.0509 s s