Esperanta Civito

Mankis Budapeŝto en la Budapesta ekzameno

Por diplomi 360 personojn ĉirkaŭ 60 estis engaĝitaj kiel testistoj kaj kunlaborantoj en 29 urboj de entute 17 landoj: averaĝe po ses diplomotoj kostis la tempon kaj penon de almenaŭ unu persono tage. Diplomotoj, ĉar la lingvotesta korektado okazas nur en Budapeŝto, ĉe la neesperantista instituto ITK (kie kutime la ekzamendenseco estas multe pli alta ol po ses je unu).

ITK tamen kontrolos nur la skriban parton, ĉar la parola ankoraŭ ne okazis. Laŭ s-ino Katalin Kováts, kiu kunordigis la tutan iniciaton, "parolaj ekzamenoj okazos iom post iom, ĉefe tie surloke, kie estas multaj kandidatoj. La aliaj provos iam ien vojaĝi. Ekzemple en Moskvo estos en decembro sesio, Katalin Kováts kaj Renato Corsetti vojaĝos tien ekzameni la kandidatojn. Poste aliaj kolegoj iros en novembro al Meksiko. En tiuj lokoj estas nun 34 ĝis 42 kandidatoj. La aliajn sesiojn ni komencas organizis laŭ petoj kaj ebloj". Tio pruvas ke la kostoj estas eĉ pli altaj, home, tempe kaj finance. Kaj kia seriozeco en tiu "la aliaj provos iam ien vojaĝi"?

Tamen ne nur la KER-ekzameno (laŭ plumpa traduko de Komuna Eŭropa Framo de Referenco) kostas multe. Ĝi ankaŭ ne paŭsas la tutan KEFR-sistemon, proponante nur tri el la ses niveloj preskribitaj de la Konsilio de Eŭropo (mankas A1, A2, C2). Krome, ĝi ne respektas la revolucion en la lingvotestado enkondukitan de KEFR, laŭ kiu la parola parto estas pli grava ol la skriba kaj devus antaŭe okazi, ne poste. La du lastajn kondiĉojn (kune kun la organiza malmultekosteco kaj tuja realigo de ĉiuj ekzamenpartoj) plenumas nur la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

"Estas bedaŭrinde, ke ĝuste en Hungario neniu partoprenis" en la giganta skriba sesio organizita de UEA. Kial? Ĉar hungaroj "eĉ ne pensas pri tio, ke en Hungario tion indas fari, ja tie ekzistas konstante la ekzamenoj kaj unu- kaj dulingva", rimarkigis hungara esperantisto. 

Efektive, laŭ protokolo inter ITK kaj KCE (komisiita pri LTSEC, laŭ direktivo Muhlemann jam en 2006), al la rezidantoj en Hungario diplomitaj laŭ ITK estas facile agnoskebla la ekvivalento de la Civita diplomo. 

(sen. Anna Bartek, C1-diplomitino, trapasonta la C2-nivelon)

[HeKo 508 8-A, 12 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0593 s s