Esperanta Civito

Kreskas la aktiveco de la regio

Ekde 2009, kiam ĝi ne estis ankoraŭ fondumo registrita ĉe la Svisa Konfederacio (por la disvolvo de la esperanto-komunumo en la sektoroj financa, sociala, konstrua), la Civita banko plenumas ankaŭ regian servon, nome la administradon de nemoveblaĵoj por paktintaj establoj.

Nuntempe Fondumo Pro Esperanto (FPEF) oficas kiel regio por tri nemoveblaĵoj: la Esperanto-Domo en Svislando, la apartamento "Elfonesto" (ankaŭ en Ĉaŭdefono) kaj la Esperanto-Domo en Andaluzio. La unua apartenas al KCE, la dua al LF-koop, la tria prioritate servas al Esperanta Naturamikaro (registrita en Hispanio).

La plej ambicia projekto kiun FPEF sekvas kiel regio estas "Amahoro" en Burundio, kie funkcias Projekta Konsilio interkonsente kun la paktinta establo SIPU. Por ĉi tiu projekto la ŝtato disponigas vastan parcelon (25 hektarojn), sed FPEF metis la prioritatan kondiĉon ke por la deloĝigendaj familioj (rifuĝintoj kiuj kultivas terenojn tie, sen permeso) la ŝtato unue trovu alian rezidejon.

Ne ĉiuj nemoveblaĵoj posedataj de paktintoj estas administrataj de la regio: ja FPEF altrudas sian servon al neniu.

La strategion de FPEF por la akiro de nemoveblaĵoj enkadrigas tri elementoj:
1) doti per propra nemoveblaĵo ĉiun Paktinton;
2) trovi por 1) nur nemoveblaĵojn rentodonajn;
3) preferi por 2) nemoveblaĵojn kun specifaj karakterizoj.
Inter tiuj karakterizoj estas 
a) situo en relative granda urbo (Ĉaŭdefono, Malago);
b) tute aŭ grandparte meblitaj lokaloj;
c) taŭgaj por luigo ankaŭ ne longdaŭra.
Eblas esceptoj por tiuj specifaj karakterizoj, ekzemple se la nemoveblaĵo estas donacita, heredita, aŭkcie forvendita je masakrita prezo, aŭ se kun simbola, historia, politika valoro en Esperantio.

En 2012 la regio enkondukis sistemon de domestroj, kiuj responsas pri la unuopaj domoj, loĝante surloke: en Ĉaŭdefono sen. Dieter Rooke, en Malago c-ino Perla Martinelli. La sistemo estas nun elprovata, interalie por sperti la kongruecon kun la ĝisnuna metodo de periodaj deĵorantoj.

La regio garantias domflegadon kaj domrestrukturadon, danke al propraj kunlaborantoj, el kiuj la plej grava estas c-ano Marek Bamberski, vera modelo de "pola plumbisto" (kaj elektristo kaj ĉarpentisto): danke al lia kompetento la Esperanto-Domo en Svislando pliboniĝis kaj pligrandiĝis dum la lastaj du jaroj: plia kontoro, plia dormoĉambro, plia konferencejo, plia teraseto ktp.

Pri la regio responsas la prokuristo de FPEF, sen. Giorgio Silfer. La Fonduma Konsilio konsistas el tri membroj: sen. Marie-France Conde Rey (prezidanto), c-ano Pierre Berger kaj c-ano Carmine Dello Spedale.

Esperantistoj interesataj heredigi, disponigi aŭ vendi propran nemoveblaĵon povas sin turni rekte al Pro Esperanto, CP 558, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando), rete <fonduso ĉe esperantio.net>

[HeKo 509 4-C, 17 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0427 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0851 s s