Esperanta Civito

FEM kunvenos en julio en Svislando

Feminisma Esperanta Movado havos eksterordinaran kunvenon en Ĉaŭdefono 14 julio 2012, marĝene al la Ateliero pri redakta kreivo, okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista 10-15 julio 2012.

En la tagordo reliefos la projekto de seminario espereble financota de Eŭropa Unio, danke al la perado de la projektagentejo Kosmo. La responsuloj de la agentejo ĵus akceptis konsideri la proponon, kaj la unua renkonto inter ili kaj la projektomanaĝero flanke de FEM okazos kiel eble plej baldaŭ, post la decido pri la persono (kandidatas sen. Anna Bartek, aliaj kandidatoj eblas).

La kunveno alprenos decidon ne nur pri la projektomanaĝero, sed ankaŭ pri la definitiva temo, la strukturo, la dato kaj la loko de la seminario. Unu el la proponoj indikas "inter aŭtuno 2013 kaj printempo 2014 en Malago", kongrue al la fakto ke la limdato por la livero de la projekto estas en februaro 2013.

Estos ekzamenata ankaŭ la progresado de la revuo "Femina", organo de FEM, specife en rilato kun novaj kunlaborantinoj, eventuale el la ateliero.

Estos diskutata ankaŭ la kunlaboro de FEM kun aliaj feminismaj organizoj, interalie la Verkistina Komitato de PEN Internacia.

[HeKo 509 7-B, 20 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0566 s s