Esperanta Civito

Du numeroj de Heroldo ĵus eldonitaj

La numeroj 2184 kaj 2188, nome la dua kaj kvina en 2012, de "Heroldo de Esperanto" estas ĵus eldonitaj. La ĉefa redaktorino, sen. Anna Bartek, estas preparanta la ceterajn de la nuna jaro, por ke ili atingu la abonantaron ankoraŭ en julio. Sekvos la kompletigo de la kolekto 2011.

La unuaj paĝoj de la ĵus eldonitaj numeroj estas grandparte dediĉitaj al la strategiaj proponoj kaj la interna situacio en la ĉefaj nuntempaj realaĵoj de la esperanto-mondo, tio estas UEA kaj la Esperanta Civito.

La triaj paĝoj gardas sian karakteron, kun kulturaj novaĵoj. Momente sentiĝas la manko de konstantaj rubrikoj, ankaŭ ĉar, pro plej diversaj kaŭzoj, inkluzive de bedaŭrindaj forpaso (Leen Deij), malsano (Perla Martinelli), malapero (Etel Zavadlav), endormiĝo (la Sfinkso), praktike estas tute rekonstruenda la teamo provizanta rubrikojn.

Heroldo sekvos la kongresojn en Vjetnamio pere de sia korespondanto, sen. Dieter Rooke.

[HeKo 510 4-B, 25 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.0612 s s