Esperanta Civito

Sklaveco restas profunda plago en la mondo

Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito, oficiale partoprenis hodiaŭ en la internacia konferenco pri nuntempa sklaveco, organizita de UNPO kadre de la EU-Parlamento en Bruselo. La kunsidojn prezidis s-ro Metin Kazak, bulgara parlamentano kiu estras la koncernan EU-komisionon.

Laŭ la prezentita raporto, estas pli da sklavoj en la mondo nuntempe ol iam ajn en la historio de la homaro. Spite al tio, la fenomeno estas apenaŭ videbla. Ĝi alprenas plej diversajn formojn: de la malŝuldiĝo al la hejme trudita laboro, de la sklavideco al la homtrafikado. Ili ĉiuj gardas la homojn en vundebla kaj ekspluatebla situacio.

En sudorienta Azio la ekspluatado trafas precipe rifuĝintojn, en islamaj landoj la enhejmajn sklavidojn, en Eŭropo la sekse ekspluatatajn (98% temas pri virinoj, ĉi-kaze). Neniu kontinento esceptas, kvankvam Azio rekorkas super la ceteraj.

La konferenco donis al la Civita legacio la okazon renkonti kelkajn EU-parlamentanojn, precipe danke al la asisto de sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 510 5-C, 27 jun 12] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0750 s s 
  Total: 0.0881 s s