Esperanta Civito

Esperanta pikniko en Vraco

La tradicia pikniko organizita de la Esperanto-societo "Sukceso" - Vraco, same kiel pasintjare, okazis sojle al la somera tempo, je 30 junio 2012.

Se pasintjare la pikniko koincidis kun la Johana Tago kaj la Tago de la kuracaj plantoj, ĉi-jare ĝi koincidis kun la tago de la Sanktaj Dek Du Apostoloj, laŭ la tradicio de la Ortodoksa Eklezio. Deko da samlingvanoj ĝuis la belegan naturon de Balkano kaj la spiriton de la monaĥejo "Sankta Ivan Rilski - Pusti Kasinec". La esperanta standardo pendis ĉe la akvofonto en la korto de la monaĥejo, kion pruvas foto baldaŭ aperonta en "Heroldo de Esperanto".

Venontare la renkontiĝo de niaj samlingvanoj el Vraco estos dediĉita al la 50-jariĝo de la 19a TEJO-kongreso (1963) kaj la 20-jariĝon de la 49a TEJO-kongreso (1993). Fakte, Vraco (post Groet, kie naskiĝis T[E]JO) estas la dua urbo gastiginta du Internaciajn Junularajn Kongresojn. Vraco estas la urbo kun plej multaj ZEOj: venu al ĝi post jaro por nombri ilin.

[HeKo 511 1-B, 4 jul 12]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0608 s s