Esperanta Civito

Post la hanoja UEA-kongreso

Se de kelkaj jaroj (almenaŭ ekster Francio) la esperantistaro alkutimiĝis al la perspektivo de Esperantio sen "laborista movado", pli ĝenerale profiliĝas nun la perspektivo de Esperantio sen UEA kaj/aŭ landaj asocioj.

La unua perspektivo estas pli facile perceptebla, ĉar en la realo, laŭ la konduto de SAT-anoj mem, SAT estas kvazaŭ neoficiala faka asocio de UEA: interalie (almenaŭ ekster Francio) ĝi ĉerpas novajn membrojn nur en la UEA-medio.

La duan perspektivon perceptas precipe du kategorioj de homoj: la Internet-dependaj, por kiuj la virtualo pli gravas ol la realo, kaj la raŭmistoj. En la unua kategorio situas ofte (sed ne ĉiam, kaj ankoraŭ ne plejparte) homoj lernintaj esperanton tra virtuala kanalo, ne kontrolata de la tradiciaj movadoj. En la dua situas plej ofte (kvankam ne ĉiam, sed jes plejparte) intelektuloj kiuj kabeus, se ili ne trafus la raŭman vojon.

La unua kategorio eventuale konas kongres(et)ojn, precipe junularajn, sed fakte restas ekster UEA kaj la landaj asocioj, se temas pri kotizado. La dua kategorio povas koni UEAn kaj landajn asociojn pli bone ol ordinara UK-ano. La unua restas marĝene de Esperantio (ja ankaŭ Esperantio havas siajn marĝenulojn), la dua aktivas en Esperantio, kvankam malofte en tradiciaj movadoj.

Ekzistas tria kategorio: UEA-anoj ortodokse ribelemaj. Ne ĉiam ili restas en UEA, sed pli-malpli ili ankoraŭ rifuzas la perspektivon de Esperantio sen UEA. Do ili ankoraŭ vizitas UKojn, kaj esperas modifi tiun movadaron elinterne. Esence ili ne proponas novan strategion (male al la raŭmistoj, per la Esperanta Civito), do ili akceptas kaj la fiaskintan strategion de Tyresö kaj ĝian duonoficialan idon: la multlingvismo laŭ la formulo de Prago 1996. Ili ne estas politike kleraj, sed supozas sin organize kaj administre kompetentaj. Ne mankas aspiro al demokratio, sed ĝi ne evoluas trans la modifo de elektoproceduro, kiu fakte celas eksigi la ĝis nun regantan eliton, inkluzive redimensiigi la burokrataron.

En la venontaj jaroj probable ni spertos:
a) konkuron por asocie enkadrigi la unuan kategorion;
b) klopodon trovi punkton de ekvilibro inter la tria kategorio kaj la reganta UEA-elito;
c) pluan progreson de la realaĵoj ekster UEA, SAT ktp, precipe se merkate sendependaj de ili.

En b) tiu ekvilibropunkto povus esti la persono de Mark Fettes, prezidonto "in pectore". Tion esperas kaj la Tiresanoj kaj la burokrataro, almenaŭ laŭ ŝajno. Se tiel, sian elektiĝon Fettes jam trafis: al li restas la ŝanco maltrafi, diri ne al rolo kiun li neniam volis, ĝis ĉi tiu jaro. Li mem deklaris, ke li konsentus, se eblus kunmeti prezidentece fortan teamon. Sed estas dubinde ke la tria kategorio akceptos prezidentisman epokon, kaj eĉ ke prezidunto Fettes havas prezidentan karakteron, kies unua trajto estu la kapablo elteni la lavangon da kritikoj kiujn li ricevados post kelkmonata prezido. Ĉiukaze, la indikatoro de la labora kaj diplomata kapabloj de s-ro Fettes estas jam sub ĉies okuloj: lia kunordigado de la komisiono por "strategia vizio". Ĉu eblas supozi ke li prezidos la asocion pli bone ol li gvidis tiun komisionon, aŭ eĉ la tuj antaŭan, pri komunika strategio?

(Giorgio Silfer)

[HeKo 512 4-A, 6 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0724 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.1186 s s