Esperanta Civito

La vojo de TEJO pasas tra Raŭmo

Du gravaj strategiaj novaĵoj en Tutmonda Esperantista Junular-Organizo embarasos la "viziajn strategojn" de Universala Esperanto-Asocio.

La unua estas la rezigno pri la statuta neŭtraleco, tiel ke TEJO ŝajnas refariĝi TJO: ĝi ja fontis ne el la neŭtrala (burĝa) sed el la laborista movado, en 1938.

Ĝis la kongresoj en Hanojo (de UEA kaj de TEJO) la artikolo 5 (Neŭtraleco) de la regularo tekstis:
1) TEJO estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj sociaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj.
2) La neŭtraleco de TEJO signifas, ke TEJO ne prenas starpunkton pri aferoj disigitaj de la lingva problemo en internaciaj rilatoj.
Nun la neŭtraleco (fakte: politika indiferento) estas anstataŭita de milde politika deklaro: "TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo", kiu grandparte referencas al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

La dua estas la emfazo pri raŭmismo, unuafoje en oficiala TEJO-dokumento: ja la Manifesto de Raŭmo ne estis produkto de la TEJO-Komitato, kiu en la kongresa rezolucio de 1980 eĉ ne enprenis la esencan punkton de la Manifesto. La ĉi-jara kongresa rezolucio tekstas jene:

"La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.

En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo."

"La fina venko pasas tra Raŭmo" estis frazo dirita de Giorgio Pagano (Esperanto Radikala Asocio) en intervjuo ĉe "Heroldo de Esperanto", prelude al la unua Forumo por la Esperanta Civito (1998). Nun la junularo adoptas tiun koncepton. Atentinde, ke la vojo al Raŭmo ne estas la sama kiu kondukas al Prago: Mark Fettes kaj liaj subtenantoj probable konscias pri tio.

La vortumo en la hanoja rezolucio emfazas la aktualecon de la Manifesto de Raŭmo, historie nia plej influa dokumento, post la Deklaracio de Bulonjo. Sed la rezolucio ankoraŭ ne kuraĝas agnoski nian lingvon pli ol komunikilo: kaj prave ĝi utiligas la terminon "finvenkismo" (ne inventitan de raŭmistoj), kiun karakterizas la neagnosko pri esperanto kiel arta perilo kaj identigilo -- male al raŭmismo (kaj al Zamenhof). Filologie, la apudigo de "lingvo internacia" al "neŭtrale homa", kvazaŭ ili estus sinonimoj (dum ĉe Zamenhof ili malkongruas), emblemas tiun ne kompletan kuraĝon.

Malgraŭ tiu grava limo, la Komitato de TEJO pruvis sin pli moderna kaj dialogema ol tiu de UEA. Ĉi-lasta memorigas la Konsilion de la reĝo de Napolo en majo 1860, kie krom la reĝo (legu: la prezidunto) kaj du aliaj neniu havis malpli ol sesdek jarojn. Intertempe Garibaldi kaj lia milo da civitanoj estis matantaj tutan borbonan armeon sur la sicilia ŝaktabulo... Sendube inspiraj strategiaj novaĵoj por la vickonsulo pri junularo, sen. Marco Cattaneo.

[HeKo 512 7-A, 12 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0838 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0522 s s 
  Total: 0.1359 s s