Esperanta Civito

Alta pritakso de esperanta faka libro

La prestiĝa faka revuo “Problemoj de la geografio”, eldonata de la Bulgara Akademio de Sciencoj, en sia numero 1-2 de 2012 reeĥis pri “Fiziko-geografia terminaro” de c-ano Hasan Jakub Hasan.

La aŭtoro de la recenzo, prof. Stefan Velev, emfazas ke Hasan Jakub Hasan sukcesis klarigi preskaŭ 450 terminojn en esperanto, kun referencoj al la angla kaj la bulgara, kio faras la terminaron tre utila.

El faka vidpunkto, prof. Stefan Velev pritaksas alte, ke Hasan Jakub Hasan eksplikas la terminojn tre klare kaj koncize, kio faciligas la uzantojn. Laŭ li, la “Fiziko-geografia terminaro” en esperanto grave pliriĉigas la fakan literaturon en tiu kampo, kaj la laboro de Hasan Jakub Hasan pioniras por la esperanta popolo.

[HeKo 512 8-A, 13 aŭg 12] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0583 s s