Esperanta Civito

HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito

HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Kaj pri Eŭropaj institucioj, se indikitaj per la litero E.
Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
Publikigo estas rajto por kiu havas la esperantan civitanecon, laŭdiskrecia por la ceteraj.
Eblas donaci monon por subteni nin per https://www.paypal.me/giordanoalessio97
.
Nia poŝta adreso: Esperanta Civito > HeKo, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo (Belgio)


HeKo 813 5-C, 2 jun 23: Nia lingvo 136-jara: granda stabileco


La 2an de junio 1887 (18an de majo laŭ la rusa kalendaro) la rusa cenzuro permesis la eldonon de la manuskripto pri "Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto". Post tiu dato la manuskripto ne estis modifebla. Tiu dato aperas en la Unua Libro kaj estas la sola certa pri la naskiĝo de nia lingvo. Tial la Konstitucio de la Esperanta Civito fiksas la Duan de Junio kiel Tagon de la Esperanta Lingvo.

Hodiaŭ esperanto iĝas 126-jara. Pri la idiomo mem ne ekzistas granda debato, gramatike kaj leksike. Ni atendas la unuan kajeron (pri fonetiko, fonologio, i ...

Legu pli


HeKo 813 4-C, 1 jun 23: Finita la depona rajto por Biblioteko Hodler


Laŭ direktivo Giordano, kvin bibliotekoj rajtas ricevi po unu ekzemplero de ĉiu nova eldonaĵo de aŭtoro havanta la esperantan civitanecon aŭ/kaj de establo aliĝinta al la Pakto. Tiuj bibliotekoj devas respekti kelkajn precizajn normojn. Unu el tiuj kvin ne plu ekzistas kaj tial forfalas el la listo: temas pri biblioteko "Hector Hodler", aparteninta al Universala Esperanto-Asocio.

La vickonsulo pri informado, bibliotekoj kaj arkivoj decidos ĉu proponi alian anstataŭ ĝi, eventuale la Nacian Bibliotekon en Varsovio, kies kondiĉoj devas kongrui kun la direktivo. Ankaŭ du aliaj bibliotekoj, nome la interlingvistika fako de IULM en Milano kaj CDELI en Ĉaŭdefono, ŝajnas je risko, pro nekompleta respekto de la direktivaj normoj.

Nenia problemo por Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Ĉiukaze, la direktivo validas en Esperantio kaj por ĝia plena apliko estas elektotaj/konfirmotaj tri institucioj.

[HeKo 813 4-C, 1 jun 23] ...

Legu pli


HeKo 813 3-B, 31 maj 23: Reveno de la Danuba Esperanto-Rendevuo


Konsultiĝo ene de Fajszi Amika Rondo kaj interkonsiliĝo kun la kongresa buroo de la Esperanta Civito ĵus kondukis al la unua formulado de projekto pri Danuba Esperanto-Rendevuo (DER) en Hungario dum majo 2024. DER okazis en la 1980aj kaj 1990aj en Vieno, Budapeŝto, Ŝvistovo kaj Belgrado, laŭ skemo de paralelaj studgrupoj je malsamaj lingvoniveloj kaj komuna distra programo.

La Esperanto-Rendevuoj estis aranĝoj de LF-koop en kelkaj landoj: en okcidento precipe Francio kaj Italio, sed ankaŭ Germanio kaj Katalunio. Ili estis transdonitaj al kol ...

Legu pli


HeKo 813 2-B, 30 maj 23: "Sur la fina benko": nova dramo de Giorgio Silfer


Giorgio Silfer finverkis hodiaŭ en Budapeŝto sian deknaŭan teatraĵon, fakte la dekokan originale en esperanto. La titolo "Sur la fina benko" neniel koncernas la agonion de la finvenkisma Esperantio. La dramo ne rilatas al nia lingvo entute, kvankam aperas la frazo "Ŝajnas kabareto en esperanto", ĝuste en la turnopunkto de la dialogo.

Fakte la unuaktaĵo temas pri dialogo inter 60-jara eleganta sinjoro kaj pimpa junulino, false graveda. "Vi emis ke via korpo havu ion kio mankis. Kontraŭe, mi emas ke mia korpo malhavu ion" diras la protagonisto ...

Legu pli


HeKo 813 1-B, 29 maj 23: KCE enkondukas tarifaron por la virtualo


Ekde la Tago de la Esperanta Lingvo (2 junio 2023) Kultura Centro Esperantista enkondukas tarifaron por virtuala partopreno (ekzemple per skajpo) en aranĝoj en sia Esperanto-Domo, la sola en Svislando. La tarifoj koncernas kaj kursojn, kolokvojn, simpoziojn, seminariojn, festivalojn organizitajn de KCE kaj renkontojn (ekzemple asembleojn) de aliaj establoj, al kiuj KCE luigas siajn salonojn.

Por partopreni virtuale en aranĝoj de KCE necesos pagi la saman kotizon kiel por reala partopreno, laŭ la plej lasta aliĝperiodo. Por partopreni virtuale en ...

Legu pli


HeKo-arkivo

Esperanta Civito